Ĉina saĝo kaj efikeco garantias sekurecon kaj ordon de la nacia ekzameno de superaj lernejoj

(GMT+08:00) 2020-07-12 16:39:29     Redaktoro:邱杰明

Amikoj, usona prezidento Donald Trump ordonis la edukan sistemon per socia komunikilo Twitter, ke lernejoj devas esti remalfermataj ĉi-aŭtune. Kiam mi legis la informon, mi unue pensis pri la sekureco. Kial lernejoj devas malfermiĝi en la maltrankviliga pandemia situacio en Usono? Kiel oni certigos la sekurecon kaj sanon de lernantoj en remalfermitaj lernejoj meze de la pandemio?

Unue ni informiĝu pri la plej novaj donitaĵoj publikigitaj de la Universitato John Hopkins.

La donitaĵoj montris, ke la epidemio en Usono ankoraŭ estas maltrakviliga. Sed bedaŭrinde, iuj usonaj politikistoj senbaze akuzas Ĉinion anstataŭ preni efikajn rimedojn por batali kontraŭ la pandemio enlande. Sed en Ĉinio, post la eksplodo de la pandemio, la registaro donis grandan gravecon al prevento kaj regado de la epidemio kaj ĉiam prioritatigis certigon de sekureco kaj sano de la popolo.

Eĉ la nacia enirekzameno de superaj lernejoj, kiu estas nomata ankaŭ Gaokao, estis prokrastita unu monaton.

La nacia enirekzameno de superaj lernejoj kutime okazas en junio, sed ĉi-jare ĝi estis prokrastita pro la kronvirusa malsano. Multaj lernatoj en la ĉina orienta provinco Anhui atendos la ekzamenon eble pli longe pro severaj pluvŝtormoj kaj inundoj.

Ĉinio prenis rigorajn kontraŭkronvirusajn rimedojn por certigi sekurecon kaj sanon de 10,71 milionoj da lernantoj por la nacia enirekzameno de superaj lernejoj, kiu komenciĝis la 7an de julio.

La ekzameno estis la plej granda organizita okazaĵo en la lando de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio. Pli ol 7 000 ekzamenaj ejoj estis starigitaj tra la lando, inkluzive de ĉirkaŭ 400 000 ekzamenĉambroj, kaj 945 000 homoj laboris kiel kontrolistoj aŭ servaj liverantoj.

En Pekino, ĉi-jare 49,225 lernantoj prezentiĝis al la nacia ekzameno de superaj lernejoj, de la 7a ĝis la 10a de julio en 2 867 ekzamenĉambroj en 132 lernejoj tra la urbo.

Kvankam la nombro de ekzamenatoj malkreskis kompare kun la pasinta jaro, pli multaj ekzamenĉambroj estis preparitaj por garantii fizikan distanciĝon.

Ĉiuj kontrolistoj kaj laborantoj de la ekzameno bezonis anticipe preni nukleacidojn ekzamenojn, kaj la sanstato de la ekzamenatoj estis kontrolataj dum 14 tagoj antaŭ la ekzameno. Krome, la pekina komisiono pri edukado petis ĉiujn lernejojn rilatajn al Gaokao havi tri rezervajn ekzamenĉambrojn por eventuala bezono. Krom rigoraj sekurecaj rimedoj, ankaŭ psikologiaj fakuloj estis pretaj por helpi mildigi streĉon kaj maltrankvilon de lernantoj antaŭ la ekzamenoj.

Hodiaŭ estas la 10a de julio, finiĝis ĉi-jara Gaokao. Por 2020 jam pasis pli ol duonjaro, Ĉinio ĉiam liveras siajn saĝon kaj solvojn al la la tuta mondo.

En la pasintaj ses monatoj, multaj homoj provis malsamajn rimedojn por lernado kaj laboro oficeje aŭ hejme. Dum tiu tempo, iuj riĉiĝis per interreta ofetrado de produktoj, iuj fariĝis bone konataj pro sia rekta elsendo per la reto, iuj faris rondvojaĝon tra Ĉinio, iuj trovis taŭgan vojon por si mem, ktp. Ni kredas ke ankaŭ al vi okazis ia ŝanĝiĝo.

Fronte al la kronvirusa malsano, inundo, kaj aliaj influoj kaj premoj, la ĉina popolo sekure kaj orde rekomencis laboron, komercon kaj lernadon.

Nuntempe, la epidemia situacio tra la mondo ankoraŭ estas tre maltrankviliga. Kiel estas la situacio en via urbo, kiel vi laboras? Ĉu vi havas demandojn aŭ scivolemojn pri Ĉinio? Bonvole kontaktu nin! Ni respondos vin tiel rapide kiel ni povas.

Por pli da informoj, turnu vin al esperanto.cri.cn. Mi estas Lucia en Pekino, ĝis la venonta fojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin