Regiona oficialulo de MOS: Nova kronviruso eble ekzistis longe antaŭ sia ekapero

(GMT+08:00) 2020-07-13 14:39:30     Redaktoro:祃璟琳

Melita Vujnovic, reprezentanto de la Monda Organizo pri Sano (MOS) al Rusio, diris, ke la nova kronviruso eble ekzistis en dormanta stato longe antaŭ sia ekapero.

Vujnovic diris en lastatempa intervjuo kun novaĵ-agentejo RIA Novosti, ke la MOS establis grandan teamon, kiu kunlaboros kun ĉinaj sciencistoj por analizi la originon de la viruso. Ŝi diris, "Ĉi tiu viruso vivis en bestoj kaj en iu momento propagiĝis al homoj. Estas malfacile diri, kiam kaj kie tio okazis. Virusoj povas esti trovitaj en eluzita akvo. Sed oni povas diri nenion detale."

Tom Jefferson, supera studdirektoro de la Centro pri Medicino Bazita sur Atestoj en Oksfordo kaj vizit-profesoro en la Universitato Newcastle, diris en la komenco de tiu ĉi monato, ke la nova kronviruso ekzistis tutmonde kaj eksplodis kiam ajn kaj kie ajn en favoraj kondiĉoj prefere ol komenciĝi en Ĉinio.

Hispanaj virusologoj malkovris spurojn de la nova kronviruso en specimeno de barcelona eluzita akvo kolektita en marto de 2019, naŭ monatojn antaŭ la eksplodo de la viruso en Ĉinio.

Laŭ la Itala Nacia Instituto pri Sano, specimenoj de kloaka akvo el Milano kaj Turino montris spurojn de la nova kronviruso la 18an de decembro, longe antaŭ la unuaj konfirmitaj kazoj de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin