Bill Gates vokas liveri antikronvirusajn drogojn kaj vakcinon al landoj bezonantaj ilin

(GMT+08:00) 2020-07-13 14:47:40     Redaktoro:祃璟琳

Miliardula filantropo Bill Gates vokis liveri antikronvirusajn drogojn kaj finan vakcinon al landoj kaj homoj, kiuj plej bezonas ilin, sed ne al la "plej altpreza proponanto", dirante, ke fidi al merkataj fortoj eble plilongigos la mortigan pandemion.

"Se ni nur lasas drogojn kaj vakcinojn iri al la plej altpreza proponanto, anstataŭ al la homoj kaj la lokoj, kiuj plej bezonas ilin, ni suferos pli longan, pli maljustan, pli mortigan pandemion," Gates, fondinto de la firmao Microsoft, diris. en videaĵo publikigita sabate dum virtuala konferenco pri la kronvirusa epidemio, organizita de la Internacia Aidosa Societo.

Kun kelkcent vakcinaj projektoj sub la esplorado kaj registaroj en Eŭropo kaj Usono investantaj miliardojn da dolaroj en esploroj, provoj kaj fabrikado, estas maltrankviloj, ke pli riĉaj nacioj eble elfaros promesplenajn medikamentojn kontraŭ la nova kronviruso, lasante evoluantajn landojn akiri nenion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin