Malnova maniero ne povas solvi novan demandon

(GMT+08:00) 2020-07-13 15:20:21     Redaktoro:祃璟琳

La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas la plej komplikaj duflankaj rilatoj en la mondo kaj nun vizaĝas al granda defio. Multaj pesimistoj estas maltrankvilaj pri la demando. Lastatempe usona prezidento Trump fojfoje deklaris tranĉi ĉiujn rilatojn kun Ĉinio. Tamen ĉu Usono devas dekrociĝi de Ĉinio, pri tio ankoraŭ ekzistas diverĝo en la usona reigistaro. Usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer oponas plenan disiĝon inter Usono kaj Ĉinio. Li konfesis en junio, ke estas nereala dekroĉiĝo de Ĉinio.

La novaĵagentejo Reuters analizis, ke por reelektiĝo kiel prezidento Trump jam decidis preni necedeman sintenon pri Ĉinio. Usona eksa ambasadoro al Ĉinio Jon Huntsman diris, ke en la komenco de la prezidenta elektado, batalo kontraŭ Ĉinio estas plej efika maniero por venko en la elektado. En la nuna situacio kompleta dekroĉiĝo nur estas ludo de Trump laŭ la cirkonstancoj.

Laŭ la opinio de Edward Alden, altranga esploristo de Usona Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj, la aserto pri kompleta dekroĉiĝo inter Usono kaj Ĉinio estas ripeto de traktado de la rilatoj kun Sovetio dum la Malvarma Milito.

La nuna situacio de la mondo jam estas tute malsama ol tiu dum la Malvarma Milito. Ĉinio emfazas konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de la homaro kaj prenas ne-konfliktadon, ne-konfrontadon, reciprokan respekton kaj kungajnan kunlabon kiel la fundamenton por traktado de rilatoj inter grandaj landoj. La malnovaj spertoj de Usono en traktado kontrau Sovieto ne taŭgas por la nuna Ĉinio.

Kiel oni solvu la novajn demandojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono? Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi klare diris, ke Ĉinio kaj Usono devas malfermi ĉiujn dialogajn kanalojn, laŭeble fari kunlaboron en diversaj kampoj, solvi diverĝon per dialogo kaj flankenmeti iujn malfacilajn demandojn. Wang Yi diris, ke nun la epidemio estas komuna zorgo de Ĉinio kaj Usono. La du flankoj devas kunlabori por batali kontraŭ la epidemio.

Analizistoj opiniis, ke pri la novaj demandoj inter Ĉinio kaj Usono jam senvalidiĝis la malnovaj manieroj dum la Malvarma Milito. Kial la du flankoj ne komencu dialogon kaj kunlaboron, starigu ekzemplon de roilatoj inter grandaj landoj kaj prenu sur sin tutmondan respondecon? Usono, tuj agu kiel modelo!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin