Kunlaboro inter Ĉinio kaj arabaj landoj alportas certecon al la mondo

(GMT+08:00) 2020-07-13 20:49:56     Redaktoro:祃璟琳

"En la aktuala situacio Ĉinio kaj la arabaj landoj pli bezonas, ol iam ajn antaŭe, intensigi kunlaboron, kune venki malfacilojn kaj manenmane marŝi antaŭen." Tion proponis la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping en sia gratulmesaĝo al la 9a ministronivela kunveno de la kunlabora forumo inter Ĉinio kaj arabaj landoj, kiu lastatempe okazis. La propono donas klaran direkton por kuna reago de Ĉinio kaj arabaj landoj al la krizo de la epidemio kaj por senĉesa antaŭenigo de konstruado de ĉina-araba sortkomunumo. La kunveno adoptis multajn fruktodonajn dokumentojn, kaj tio donas fidon kaj movforton al la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio kaj al rekomenco de produkto kaj laboro. Oni ĝenerale opinias, ke elteninte provon de la batalo kontraŭ la epidemio, la fundamento de la ĉina-araba strategia partnereco fariĝis pli solida, la interpopola amikeco pli firma, kaj la kunlabora perspektivo pli brila.

Tiam, kiam Ĉinio restis en plej malfacila tempo kontraŭepidemia, arabaj landoj en la unua tempo donacis al Ĉinio materialojn, kaj pri tio la ĉina popolo sentis sin emocia. Kaj nun la epidemio propagiĝas en arabaj landoj, nature Ĉinio donas al ili eblajn helpojn kontraŭ la epidemio.

En la kunveno Zhai Jun, ĉina speciala sendito por la mezorienta problemo, diris, ke ĝis nun Ĉinio jam liveris al landoj de tiu ĉi regiono pli ol milionon da testaj garnituroj, pli ol 13 milionojn da maskoj, kune kun 22 landoj de la regiono okazigis specialistajn videkunvenojn, kaj sendis al 8 landoj medicinajn specialistajn teamojn. Por tio la palestina eksa ambasadoro en Ĉinio, Moustapha Saphariny, diris en sia parolado: "Ĉinio senrezerve dividas siajn spertojn kun arabaj landoj kaj donas al ili helpojn, kaj nenio alia ol tio pli povas prezentas, ke Ĉinio kaj arabaj landoj havas pli striktan ligitecon en la formo de sortkomunumo.

Koncerne al kernaj interesoj de Ĉinio, ekzemple al Honkongo, Makao kaj Tajvano, la arabaj landoj ĉiam staras flanke de Ĉinio, dum Ĉinio firme subtenas, ke la arabaj landoj defendas sian ŝtatan suvenerecon, sekurecon kaj socian stabilecon kaj iras sian evoluovojon, kaj ke Palestino praktikas sian justan aferon. Ĉinio kaj la arabaj landoj apogas unu la alian en gravaj aferoj, kaj tio plene klarigas, ke la du flankoj estas defendantoj de la internaciaj justo kaj senpartieco.

En Ĉinio estas la malnova frazo: "Kiam ĉiu aldonas brullignon, la flamoj leviĝas alten." Kaj estas la araba proverbo:"Kiam ĉiu kunlaboras, nenio ne povas realiĝas." La historio kaj praktiko pruvas, ke en kiaj ajn cirkonstancoj Ĉinio kaj la arabaj landoj ĉiam estas bonaj amikoj, bonaj fratoj, bonaj kompanoj. Ĉinio kaj la arabaj landoj manenmane rezistas kontraŭ la epidemio, altkvalite faras konstruadon de "Zono kaj Vojo", aktive akcelas civilizacian dialogon, formas la ĉina-araban sortkomunumon, kaj surbaze de tio, pli feliĉigas la duflankajn popolojn, plej rapide venkas la epidemion kaj fine revenas al normala disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin