![]( /mmsource/images/2007/09/11/fotodeasorti2.jpg)
Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Shanshan, nun vi aŭskultas la kanton de la muzika grupo Asorti de Litovio.
Asorti estas familia bando, konsistas el 3 membroj. Ili estas belega patrino Elena, ĝentila patro Edvardas, juna kaj vigla filo Edgar. La grupo Asorti festas ĉi-jare sian 15-jariĝon. Dum la jaroj la muzikistoj aktive reklamis Esperanton kaj ludis en Esperanto-festivaloj, lokaj kaj naciaj kongresoj kaj en Universalaj Kongresoj. En la jaro 2005 la grupo eldonis la KD-on "Lernejaj amikoj", en la jaro 2006 "Kongresa karaokeo", kaj ĉi-jare, la jaro 2007, la KD-on "Kantu Kune". Asorti ankaŭ planas starigi kulturcentron "Espero" en la urbo Visaginas, Litovio.
![]( /mmsource/images/2007/09/11/foto_de_asorti.jpg)
La patrino Elena kaj la patro Edvardas
Karaj aŭskultantoj, nun bonvole sekvu min kaj kune konu la familian bandon el Litovio ---- Asorti!
![]( /mmsource/images/2007/09/11/foto_de_edgar.jpg)
La filo Edgar
(la intervjuo)
Karaj aŭskultantoj, la retadreso de Asorti estas jena: asorti3@mail.ru . Karaj aŭskultantoj nun ni finu nian programeron en la kanto de Asorti "Lingvo por ni". |