china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Aŭkcio, prezidita de Humphrey Tonkin dum 92-a UK
(GMT+08:00) 2007-09-07 19:55:34

Karaj aŭskultantoj, mi estas Shanshan, esperanta nomo, Eŭfonia. Bonvole aŭskultu mian programeron. Se vi iam partoprenis en la Universala Kongreso, vi certe scias, ke unu el la tradiciaj programoj dum la kongresa periodo estas Aŭkcio, prezidita de s-ro Humphrey Tonkin, kiu estas famkonata ne nur en literaturo, kaj oratorado, sed speciale en aŭkcio dum Universalaj Kongresoj. Mi jam antaŭlonge aŭdis pri li kaj pri lia elstara prezido de aŭkcio. Do, ĉi-foje mi ja prezentos al vi lian perfektan prezidon dum la aŭkcio. Mi firme kredas, ke la ege lerta, klara kaj humura parolado de s-ro Humphrey Tonkin absorbos vin! Aŭskultu, jam komenciĝas la aŭkcio!

(sono 1 )

Jes, aŭkcio estas por vendi, tamen ne sperti. Fakte aŭkcio ja fariĝis unu el la spektakloj de la kongresa semajno – kaj ankaŭ maniero sendolore kolekti monon por utilaj celoj de UEA. Ĉi-jare, la gajnoj iros al la Volontula Fondaĵo de UEA.

(sono 2)

Ege interese kaj brile, ĉu ne? Eble iuj, kiuj neniam partoprenis en la aŭkcio de UK demandas, kion oni povas vendi dum la aŭkcio? Do, la respondo estas, oni proponas librojn kaj aliaj objektoj donacitajn de la Libroservo de UEA kaj de individuaj esperantistoj. Tra la jaroj vendiĝis plej diversaj Esperanto-libroj, eĉ tre raraj eroj el la fruaj jaroj. Vendiĝis ankaŭ leteroj kaj subskriboj de famaj esperantistoj, kongresaj insignoj, fotoj kaj tiel plu.

La aŭkcianto s-ro Humphrey Tonkin bone scias igi la programon amuza, instrua kaj utila, kaj li eĉ rakontis rakonton.

(sono 3 humora rakonto)

Mi pensas, ke sukceso de iu aŭkcio plejparte dependas de la aŭkcianto, kiu povas igi homojn elpreni monon ĝoje kaj tute sendolore, ĉu ne? Karaj aŭskultantoj, mi esperas, ke la hodiaŭa aŭkcio plaĉos al vi. Sekve estos mia intervjuo al la aŭkcianto s-ro Humphrey Tonkin kaj en la intervjuo vi povas rimarki kiamaniere li povas paroli Esperanton tiel lerte kaj klare.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040