Saluton, karaj festivalanoj
Mi deziras al vi agrablan filmospektadon nome de Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT.
Dum nia pasintjara kongreso en Nitro, kongresanino el Japanio neatendite gvidis te-ceremonion en la teejo de bonaj homoj. La kontakto kun la deĵorantoj estis tiel bona, ke ili invitis ŝin reveni la postan tagon. Malgraŭ la lingva baro, ili kune babilis la tutan matenon, kaj disiĝis kun multe da emocio.
Havu belan festivalon. Ĝuu teon, ĝuu amon.
---MARKOVO Vinko, Prezidanto de la PK de SAT
Japana esperantistino gvidis te-ceremonion en la teejo de bonaj homoj en Nitro, Slovakio.