Post pli-ol-duonjara kolektado por la konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo" finfine alvenis 79 filmetoj, kies farintoj venas el 27 landoj de Azio, Eŭropo, Ameriko kaj Afriko. Ĉirkaŭ duono da partoprenantoj estas profesiaj kaj ĉirkaŭ duono da filmetoj estas faritaj de neesperantistoj.
Nun organizantoj kaj volontuloj laboras por traduktado kaj aldonado de subtitoloj esperantaj kaj ĉinaj.
La tagordo de 'Teo kaj Amo" en 2017
Februare videblos kaj voĉdoneblas la konkursaĵoj ĉe http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme https://www.youtube.com/channel/UCAv49qgR311eI5SY6pY7azA/videos
Freŝaj informoj kaj progresoj de la konkurso videblas ĉe https://www.facebook.com/groups/817633741655742/?fref=ts https://vk.com/teo_kaj_amo https://twitter.com/Teo_kaj_Amo
Se vi havas iun ajn dubon aŭ problemon bv. sendu mesaĝon al perfectgoja@163.com aŭ filmkonkurso2015@163.com
La unua konkurso "Teo kaj Amo" estis organizita en 2015. Tiam organizantoj ricevis entute 45 filmetojn el 21 landoj, el ili triono estis faritaj de nesperantistoj. 10 premiitoj aprile de 2015 senpage partoprenis filmfestivalon en la ĉina urbo Hangzhou. Ĝis revido en Ĉinio!