Komento pri la dua konkurso de mallongaj filmoj Teo kaj Amo

(GMT+08:00) 2017-06-01 10:51:53     Redaktoro:Ĝoja


Salutmesaĝo de membro de la ĵurio profesor-ino Wang Xufeng en anonco de rezulto de la dua konkurso Teo kaj Amo

 

Bonan tagon,karaj gastoj kaj amikoj!

Starante ĉi tie mi estas emociata kaj havas memoron pri ĉio,kio kvazaŭ okazus hieraŭ. Lastjare ni komencis la duan konkurson de mallongaj filmoj Teo kaj Amo ĝuste en tiu ĉi bela marĉo Xi'xi de la urbo Hangzhou okaze de la 8a Tago de Te-Trinkado dum Grenpluvo (unu el la 24 sunperiodoj de Ĉinio) kaj antaŭ la internacia pintkonferenco de Grupo 20. Unu jaron poste venas al ni la 9a Tago de Te-Trinkado kaj la sezono de rikolto. La lastajn 371 tagojn, teo, Esperanto kaj kino mirinde kunfandiĝis, ni ricevis 79 konkursaĵojn el 27 landoj de 4 kontinentoj, post faka juĝado kaj interreta voĉdonado naskiĝis 27 indikitaj filmetoj por premioj, 9 fakaj premioj, 3 filmetoj por specialaj premioj kaj 10 filmetoj por Premio de la publiko, resume la dua konkurso estas fruktodona.

En la dua konkurso daŭras la temo Teo kaj Amo, sed amo estas ne nur la profundaj rilatoj inter viro kaj virino, sed ankaǔ pli ampleksa kaj pli granda. Ni trovas, ke pro tiu ĉi ŝanĝo grande altiĝis la arto de konkursaĵoj.

Pro siaj specialeco, bona pensigo kaj alta arto, la konkursaĵo de Rusio Simpla Rakonto meritas la premiojn Plej bona scenaristo, Plej bona reĝisoro, Plej bona aktoro kaj Plej bona aktorino.

La filmeto de Tianjin-a Esperanto-Asocio de Ĉinio Teo ligas avon kaj nepon montras la kernan spiriton de ĉina teo-kulturo per teo-etiketo kaj bone disvastigas teo-kulturon en gaja maniero. Tial ĝi meritas la premion Plej bona filmo.

La desegnofilmeto Mi soifas , farita en Germanio kaj Svedio, estas interesa rakonto pri teo kaj amo, certe ĝi plaĉos al tutmondaj geknaboj, tial ni donis al ĝi la premion Plej bona desegnofilmo.

Neniu parolo estas en la filmeto de Kubo Teo-revoj en amo-taso. Kara Li, la origianla Esperanto-kanto en la filmeto sukcese montras la komunan amon de la homaro per sudamerika muziko, ĝi profunde tuŝas la koron de homoj kaj meritas la premion Plej bona originala muziko.

En la filmeto de Laŭzana Esperanto-societo de Svisio Tetaso amas vojaĝi danke al muntado vojaĝis tetaso sigelita per verda stelo de Esperanto kiel simbolo de amo, estas elstaraj la kreivo kaj la elirpunkto de la filmo, tial la filmeto tute meritas la premion Plej bona muntisto.

En la konkursaĵo de Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato de Ĉinio Teo kaj Akvo estas uzataj speciala kinolingvo kaj apartaj scenoj, kiuj profunde rilatas al teo, akvo kaj amo, kaj la rilatoj perfekte montriĝas danke al bona filmado de naturaj vidindaĵoj. Tial, la filmeto meritas la premion Plej bona kameraisto.

La ĵurio donis ankaŭ apartan premion al filmetoj respektive el Ĉilio, Pollando kaj Suda Koreio pro iliaj kontribuoj al kreivo, prezento de teo-kulturo kaj dokumenta filmo.

Ol la unua konkurso pliboniĝis la dua ĉefe en la tri flankoj:

La unua, preskaŭ duobliĝis la nombro de konkursaĵoj kaj pliiĝis ankaŭ la nombro de la landoj de konkursantoj, pro tio pri la sama temo Teo montriĝis pli vastaj naciecoj kaj pli diferencaj esprimoj, resume la temo plivastiĝis kaj pliprofundiĝis.

La dua, ege altiĝis la specialeco de la konkursaĵoj ol tiu de la unua konkurso. Tio enkorpiĝas en lertaj kinolingvoj de la elstaraj verkoj. Nia konkurso estos neanstataŭigebla inter la film-konkursoj.

La lasta, estas pli profunda la interpreto pri Teo kaj Amo. Teo estas ne nur vivomaniero, sed ankaŭ vivokredo kaj kultura signo, kiu troviĝas en ĉiutaga vivo kaj apartenas al la tuta homaro.

Oktobre alvenos la diverslandaj premiitoj por akcepti la pokalon Teo kaj Amo. Gratulon al ili kaj sukceson al la sekva filmkonkurso Teo kaj Amo!

Koran dankon!

22, aprile, 2017

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin