Zhang Chao: mi volas krei pli multajn valorojn al klientoj

(GMT+08:00) 2016-06-20 16:15:31     Redaktoro:Li Lu

la retejo COMJIA

Zhang Chao naskiĝis en la jaro 1985 en Pekino. Li estas unu el la fondintoj de retejo COMJIA, la platformo pri domproprietaĵa komerco. Fininte sian studadon en universitato, Zhang Chao laboris kiel programisto. En la jaro 2011 li ŝanĝis sian laboron kaj komencis eniri en la kampon de bieno. Danke al la trijara labora sperto pri bieno, Zhang Chao resumis du malbonojn de bieno: malsimetriaj informoj kaj malbonkvalitaj servoj. En la jaro 2014, Zhang Chao kaj liaj du amikoj komencis plani fondi bienan kompanion kaj fari entreprenadon. Ili esperis, ke ili povos ŝanĝi la nunan malbonan situacion de bieno kaj krei pli multajn valorojn al klientoj.

En la jaro 2014 ĉina biena komerco vizaĝis al malvarmeco, la aĉetantoj gajnis fortan superecon, ili pli kaj pli multe bezonis travidajn informojn kaj bonajn servojn. Sub la situacio, la retejo COMJIA aperis. Zhang Chao diris, ke la retejo COMJIA volas liveri pli multajn elektojn al klientoj, ne nur donas travidajn informojn al ili, sed ankaŭ bonajn servojn. Zhang Chao diris,

"Mi donas du etiketojn al la retejo COMJIA: la unua estas Informo, ni liveras verajn kaj travidajn informojn al niaj klientoj; la dua estas Servo, nia celo estas fariĝi la plej bona servisto en la biena kampo."

la retejo COMJA havas centojn da teamanoj

La jaro 2014 estis tre speciala al Zhang Chao kaj la retejo COMJIA. De la komenca tradicia biena perado ĝis hodiaŭa situacio, Ili faris grandan reformadon. Ilia teamo ankaŭ grandiĝis de 10 homoj al centoj da homoj. Speciale post la fino de 2014, ilia sukcesa financado rapidigis disvolvan procezon de la tuta kompanio.

Kun la multiĝo de laborantoj, la kompania aranĝo kaj plano fariĝis pli kaj pli specialiĝa.

"Laŭ operacioj la kompanio estas dividita en tri teamojn: eksterretan, enretan kaj subtenan. Mi ĉefe gvidas la enretajn laborojn, la subtena teamo inkluzivas departementojn de homaj resursoj, financo, ktp."

Ĝenerale iu tradicia biena peradisto bezonas trovi klientojn mem, li ankaŭ bezonas servi ilin kaj fari ĉiujn aferojn por plenumi unu komercadon. La miksitaj laboroj forte influas servan kvaliton. Pro tio la kompanio faris laboran klasifikon. Ĝi ankaŭ havas servan kontrolan departementon por kontroli servojn de laborantoj kaj enketi la klientan kontentecon. La enketa rezulto direkte influas la salajron de ĉiuj laborantoj. Tio estas la plej granda diferenco inter COMJIA kaj la tradiciaj bienaj kompanioj.

"Ni uzas klientan kontentecon por decidi la salajron kaj monpremion de laborantoj. Se iu laboranto vendas 100 domojn sed ne havas bonan klientan kontentecon, li ankaŭ ne povas gajni sufiĉajn monpremiojn. Kontraŭe, iu laboranto eble vendas nur kelkajn domojn sed havas tre bonan klientan kontentecon, li gajnas pli. Mi esperas ke ili povas kore servi la klientojn."

Laŭ la opinio de Zhang Chao, la plej bona laboranto ne nur havas altan kvalifikon kaj sufiĉan sperton, li ankaŭ devas havi daŭran lernan kapablon. Zhang Chao estas vera modelo. Ĉiusemajne, Zhang Chao uzas 40% tempojn por fari lernadon.

Zhang Chao ĉefe gvidas enretajn laborojn

"La entreprenado al mi estas tute nova kampo, do mi bezonas fari lernadon kaj palpadon. Ĝenerale mi faras lernadon kaj poste faras paroladon al miaj laborantoj. Ĉiusemajne ni havas fiksan tempon por fari interŝanĝon. Mi opinias, ke se nia kompanio volas iri sur la vojo al specialigo, ni bezonas senĉesan lernadon, la gvidantoj bezonas lerni pli multe."

De la kompania malfermiĝa tago ĝis hodiaŭ, kvankam la servan enhavon ofte oni ŝanĝas, tamen la ĉefan celon neniam: krei pli multajn valorojn al klientoj. Tio estas nova vojo kie neniu iris. Zhang Chao kaj liaj teamanoj senĉese faras provojn, senĉese akumulas spertojn, senĉese perfektiĝas, ili pensas ke la agadoj estas valorplenaj.

"Ni laboras por niaj klientoj, ni penas protekti iliajn rajtojn. Tio estas tendenco de la socio. Se ni ne aperis, venonte aperos aliaj kompanioj, kaj mi kredas ke ili faros samajn laborojn kiel ni faras. Ĉar la urbaniza procezo jam komencas grandan disvolvadon, la aĉetantoj pli kaj pli zorgas siajn rajtojn. Nun estas la plej bona tempo al ni por fari la laborojn kion ni ĉiutage faras."

Sur la ĉefpaĝo de retejo COMJIA, ni povas vidi verajn taksojn de klientoj.

la laboriloj de eksretajn laborantoj

"Ni tre zorgas pri la taskado de niaj klientoj. Ili ofte elkore skribas milojn da vortoj por admiri niajn laborojn kaj servojn, ni opinias, ke ni faras ĝustajn aferojn."

Kvankam la kompanio COMJIA troviĝas en la komenca periodo, tamen Zhang Chao jam havas grandan kaj sistemecan planon. En la sistemo, la retejo COMJIA faros kontribuojn por modeligi bienajn komercejojn en pli kaj pli multaj urboj.

"Se ni nur celas gajni monon, niaj laboroj povas esti simplaj kaj komfortaj. Kial ni volas eniri en pli multajn urbojn? Nun Pekino jam estas unu el la plej modelaj urboj, sed la bienaj komercejoj en la dua-kaj tria-nivelaj urboj estas en granda kaoso, la klientaj rajtoj ne estas sufiĉe garantiataj, do tie estas niaj ĉefaj batalejoj. Ni volas liveri pli komfortajn vivkondiĉojn al la popolanoj. La afero estas signifplena."

Antaŭe, Zhang Chao opiniis ke entreprenado signifas labori sole, li nur bezonas labori por si mem. Sed nun li konas, ke la entreprena vojo estas malfacila, li bezonas komplete ŝanĝi multajn tradiciajn starpunktojn kaj fari sian meman kreadon. Neniu povos esti lian instruisto, li bezonas fari meman lernadon. Zhang Chao diras, ke li havas sufiĉan fidon al la venonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin