Zhang Rui

(GMT+08:00) 2016-06-21 12:54:56     Redaktoro:Li Lu

Zhang Rui estas ĉefplenumanto de la kompanio Social Touch, kiu estas la unua liveri solvan projekton por komercado en socia retejo en Ĉinio. Li diplomiĝis el la Pekina Universitato kaj havis laboron en fama investa banko Morgan Stanley. Dum sia laboro en Morgan Stanley, Zhang Rui estis elstara. Tamen fine li forlasis jarsalajron de miliono da juanoj por fondi sian propran kompanion. Poste, lia kompanio fariĝas la unua liveri solvan projekton por komercado en socia retejo. Kiel do li faris tion? Kiel li kaptis la ŝancon? Portante tiujn demandojn, mi faris intervjuon al Zhang Rui. Bonvole aŭskultu detalajn informojn.

Fondi sian propran kompanion, Zhang Rui pripensis tion, kiam li studis en universitato. Tiam la freŝa aĵo Interreto altiris lin.

Zhang Rui diris: "En la jaro 1998 mi eniris universitaton. De la jaro 1998 ĝis 2000 aperis la unua tajdo de Interreto en Ĉinio. Tiu tajdo ĉefe okazis en universitatoj, ĉar studantoj estis ĉefaj fortoj. Tiam mi havis profundan impreson pri Interreto kaj volis fondi mian propran kompanion. Tamen pro kelkaj kialoj nek faris ĝin."

Post diplomiĝo, Zhang Rui elektis labori en la investa banko Morgan Stanley. En 2006 per la mono gajnita en la kompanio Zhang Rui fondis sian propran kompanion en kampo de interreto. Li diris, tiam la kosto por fondi kompanion estas malalta, tio estas utila kondiĉo.

Zhang Rui diris: "La plej alta kosto estas: luo de domo kaj pago de salajro al dungitoj. En 2006 la kosto estis malalta kaj oni povis registri kompanion en privata loĝejo. Tial ni luis iun loĝejon kun unu ĉambro. La lupago estis ĉirkaŭ 5 aŭ 6 mil juanoj po monato. Kaj la salajro de interreta inĝeniero estis ĉirkaŭ 5 aŭ 6 mil. En lastaj jaroj la kosto multiplikiĝis."

De la jaro 2006 ĝis 2010, Zhang Rui faris socian interretejon, same kiel la retejoj Kaixin kaj Renren. Dum tiuj 4 jaroj Zhang Rui starigis grupon kun 30 dungitoj. Tamen en la jaro 2010, Zhang Rui vizaĝis al malfacilo, lia kompanio devis transformiĝi. Li devis serĉi novajn direkton kaj modelon.

Ĝuste tiam, la socia interreto eniris maturan periodon en Ĉinio. La simbolo estis Weibo. Tio montris novan ideon al Zhang Rui kaj li delikate kaptis ŝancon liveri solvan projekton por komercado de entreprenoj en socia retejo. Li diris, ke la apero de sociaj retejoj ŝanĝis rilatojn inter entreprenoj, amaskomunikiloj kaj konsumantoj. Antaŭe entreprenoj serĉis amaskomunikilojn por fari reklamadon. La konsumantoj estis influataj de reklamoj. Tamen post apero de sociaj retejoj, entreprenoj povas rekte starigi rilatojn kun konsumantoj.

Zhang Rui diris: "Entreprenoj rekte starigas rilatojn kun kosumantoj. Poste la entreprenoj havas funkcion de amaskomunikado kaj fariĝas memkomunikiloj. Kiel la entreprenoj administras memkomunikilojn? Tio estas kerno de la komercado de la entreprenoj."

Zhang Rui kaptis tiun ŝancon. En 2011 li decidis fari solvan projekton por komercado de entreprenoj en la interreta epoko kaj lia kompanio sukcese transformiĝis. Per klopodado en sekvintaj 5 jaroj, Social Touch jam havas preskaŭ 1000 dungitojn kaj kunlaboras kun pli ol 100 grandskalaj entreprenoj kaj pli ol 1000 mez- kaj malgrand-skalaj entreprenoj.

Parolante pri la fondo de sia kompanio, Zhang Rui diris: "En la interreta epoko, influo de ĉiu persono estas pli kaj pli grava. Ŝancoj senĉesas, tamen konkurenco intensiĝas. La premo estas giganta, tamen se vi elektas tiun vojon, do vi certe vizaĝas al la premo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin