Dadou——pekinaj knaboj, pekina gusto

(GMT+08:00) 2016-06-30 16:41:55     Redaktoro:Li Lu


En la jaro 2012 kelkaj pekinaj junuloj fondis la grupon de humura dialogo Dadou, ili ĉiuj ŝatas Pekinon kaj la arton—humura dialogo (ŝjangŝeng-o). Ili havas kriantan sloganon "Pekinaj Knaboj, Pekina Gusto" kaj injektas freŝan sangon en la medion de humura dialogo. Nun, la grupo havas preskaŭ 20 homojn. Ili ludis humuran dialogon dum 4 jaroj kaj portis ĝojon kaj ridon al spektantoj. Li Yinfei, Ye Peng, Dong Jianchun kaj Li Ding multfoje ludas programerojn en la Ĉina Centra Televizia Stacio kaj en aliaj lokaj televiziaj stacioj kiel reprezentantoj de la grupo, ili oferas amuziĝon al pli multaj spektantoj.

Li Ding estas unu el la plej fruaj aktoroj, li klarigis la sloganon"Pekina Junuloj, Pekina Gusto" tiel:

"Komence en la grupo Dadou ĉiuj aktoroj estas pekinanoj, kaj poste ankaŭ alilokanoj. Kvankam nun ni havas pli multajn aktorojn el diferencaj lokoj, ni ankoraŭ uzas la sloganon. La Pekina Gusto havas du signifojn: unue plejmulto de la grupanoj venas el aŭ vivas en Pekino, do la programeroj enhavas pekinan guston; due ni multe skribas humuraĵojn pri Pekino. Ni estas pekinaj loĝantoj, ni esperas ke ni povos veki ĉe homoj amon al kaj protekton de Pekino. "

Li Yinfei estas unu el la fondintoj de la grupo Dadou. Li rememoris, ke dum la komenca fondiĝa periodo, ili ofte havis nur malpli ol dek spektantojn. Pro ilia amo al la humura dialogo ili ne perdis la strebon al bonkvalita enhavo. Do en la pasintaj 4 jaroj, ili posedis multajn fidelajn spektantojn. Samtempe, ili ankaŭ vizaĝis al problemoj pri tio, kiel vendi pli multe da biletoj kaj kiel efike altiri spektantojn.

"Komence ni zorgis pri vendo de biletoj. Fakte en la jaroj 2012 kaj 2013 niaj spektantoj estis mizere malmultaj. Sed nun, la stato ŝanĝiĝis."

En la pasintaj 4 jaroj, pli kaj pli multaj aktoroj el la grupo prezentis sin tre bonaj en konkursoj, ili ankaŭ ofte partoprenis en programeroj de diversaj lokaj televiziaj stacioj. Li Yinfei kaj Li Ding estis elektitaj de la Vespero por la Printempa Festo de la jaro 2016. En la samjara Vespero por la Lanterna Festo, Ye Peng, Li Yinfei, Dong Jianchun kaj Li Ding kune ludis humuran dialogon por spektantoj el diversaj landpartoj. De tiuj lokoj ili akiris riĉajn spertojn, kaj samtempe gajnis pli multajn spektantojn. Dong Jianchun diris,

"Mi, Li Ding, Yin Fei kaj Ye Peng, ni ofte ludas programerojn en diferencaj televiziaj stacioj, pli kaj pli multaj spektantoj konas nin kaj nian ludejon. Kiam la spektantoj venas al nia ludejo, ili povas trovi, ke ĉiuj aktoroj havas sian apartan stilon, ni ĉiuj estas bonkvalitaj."

De la unuafoja ludo de la grupo Dadou en la jaro 2016 ĝis nun, ĉiuj ludejoj estis plenaj de spektantoj. Laŭ la opinio de Li Yinfei, la ludo sur la scenejo de la Ĉina Centra Televizia Stacio forte influas spektantojn. Samtempe, iliaj multjaraj penoj ankaŭ vidas rezulton.

Ĝenerale la deirpunkto de humura dialogo estas malalta, ĉiuj homoj povas rapide posedi la ludan regulon. Sed samtempe la deirpunkto de humura dialogo ankaŭ estas alta, ĉar la aktoroj devas gajni la aprobon de spektantoj. Kiel pli bone liberigi la homan naturon sur la scenejo, kiel pli ofte altigi kreecon estas grandaj problemoj por ĉiuj aktoroj. Li Yinfei diris, ke la humura dialogo similas al opero, vi povas posedi la regulojn por meti la fundamenton, sed se vi volas formi unikan stilon, tio estas malfacila. Dong Jianchun konsentas pri tio kaj diris,

"Mi konsentas, ke kiel pli bone liberigi la homan naturon sur la scenejo, kiel pli ofte altigi la kreecon estas grandaj problemoj por ĉiuj aktoroj. Samtempe la kunlaborado kaj lernado ankaŭ estas gravaj. Krome, la formado de unika stilo, ekzemple pri voĉo, estas la plej grava elemento."

La grupo Dadou ludis multajn programerojn por spektantoj, ili sentas feliĉon kiam la spektantoj ĝojas, laŭdas kaj aplaŭdas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin