La nova kaj sana viv-maniero kreita de Chen Jia

(GMT+08:00) 2016-12-01 16:25:28     Redaktoro:Li Lu


Chen Jia estas daŭriganto el la 20-a generacio de tiu Chen-skolo de Tajĝiĉuano, kiu estis kreita de Chen Xiaowang, fama tajĝiĉuanisto en Ĉinio. Ŝi naskiĝis en la 1980-aj jaroj kaj sin dediĉas al la nova ĉin-stila kaj sana viv-maniero kun la ideo "Tajĝiĉuano en vivo, vivo en tajĝiĉuano". Nun ŝi havas tri tajĝiĉuanejojn en Ŝanhajo kaj gajnis brilajn fruktojn pri la tajĝiĉuana disvastigo.

En la jaro 2006 Chen Jia diplomiĝis el la Pekina Universitato pri Poŝto kaj Telekominiko kaj trovis laboron en iu fama interreta kompanio. Tiutempe la interreto disvolviĝis rapide en Ĉinio, Chen Jia ĝuis la ŝancojn kaj la defiojn de sia laboro. Pro la rapida labora ritmo kaj granda premo, multaj homoj havas sub-sanajn problemojn. Ĉiutage Chen Jia praktikas vuŝuon kaj tajĝiĉuanon, kiuj, kiel hobio, ne nur kolorigas ŝian vivon, sed ankaŭ faras ŝin plisana.

Antaŭe, multaj homoj pensis ke nur maljunuloj praktikas tajĝiĉuanon, ĉar la sporto estas mola kaj malrapida. Kiam Chen Jia laboris en la interreta kompanio, ŝi ludis tajĝiĉuanon de Chen-skolo. La ludo vere ŝanĝis la konon de ŝiaj samlaborantoj. Pli kaj pli multaj el ili komencas interŝanĝi opinion pri tajĝiĉuano kaj volas lerni kiel ludi ĝin. Chen Jia decidis fondi Tajĝiĉuanan Asocion por instrui siajn samlaborantojn, kaj ĉiufoje centoj da homoj partoprenas en la klasoj.

Chen Jia pensis, ke tajĝiĉuano estas ĉina tradicia kulturo sed ne nur maljunula sporto, ŝi devas disvastigi la tajĝiĉuanan kulturon al pli multaj homoj, ne nur al la laborantoj en la kompanio. Do en la jaro 2012, Chen Jia decidis forlasi sian oficon kaj fari entreprenadon: krei nov-stilan tajĝiĉuanejon.

"Mi havas du kialojn por krei la tajĝiĉuanejon en Ŝanhajo. Unue mi komencis labori en Ŝanhajo post mia diplomiĝo. La dua kialo estas la plej grava, ĉar Ŝanhajo estas moderna internacia urbo kaj tajĝiĉuano estas ĉina antikva kaj tradicia kulturo. Se la tradicia tajĝiĉuano povas esti akceptita de la moderna urbo, pli kaj pli multaj junuloj do komencas akcepti ĝin, lerni ĝin kaj poste ŝati ĝin, ili povos influi pli multajn enlandajn kaj eksterlandajn homojn."

Kiel daŭriganto el la 20-a generacio de Chen-skolo de Tajĝiĉuano, Chen Jia estas nomata kiel "Tajĝiĉuana Fenikso". Ŝia grupo ĉiam celas disvastigi veran tajĝiĉuanon de Chen-skolo, samtempe, ili sin dediĉas al la nova ĉin-stila kaj sana viv-maniero: eleganta kaj bonkvalita tajĝiĉuano.

"Mia tajĝiĉuanejo estas nomata 'You Taiji', ĉar mi esperas ke la tajĝiĉuano povos fariĝi eleganta sporto, samtempe ĝi povos reprezenti bonkvalitan viv-manieron. Multaj interretaj kompanioj uzas la ĉinan vorton 'You' en siaj nomoj, do ankaŭ mi volas uzi ĝin pro mia antaŭa labora sperto."

En Ŝanhajo troviĝas multaj tajĝiĉuanejoj, en pasintaj kvin jaroj, multoj el ili malfermiĝis kaj poste fermiĝis. Laŭ opinio de Chen Jia, la entreprenada vojo estas malglata, la procezo similas al tajĝiĉuana ludo: se vi ne bone tenas ekvilibron en praktiko de tajĝiĉuano, ĉio venas..

"Mi dankas al tajĝiĉuano, ĉar ĝi helpas min multe dum mia entreprenado. Tajĝiĉuano iasence estas ekvilibra arto, kiun mi multe aplikas en administrado kaj instruado de tajĝiĉuano. En la pasintaj kvin jaroj, mi vidis multajn tajĝiĉuanejojn falis, kaj mi pensas, ke en Ŝanhajo, unue ni devas garantii la ĉiutagan vivon de nia grupo, ni devas havi nian specialan karakterizaĵon, ni bezonas disvastigi nian celon kaj ideon al pli multaj homoj.

Nun Chen Jia havas tri tajĝiĉuanejojn en Ŝanhajo kaj instruis milojn da studentoj el Ĉinio kaj eksterlandoj.

"La tri tajĝiĉuanejoj havas diferencajn gustojn. La tajĝiĉuanejo en la distrikto Xuhui havas ĉinan tradician guston, kaj tie ni prezentas kulturon kaj rakontojn pri la origino de Chen-skolo. La tajĝiĉuanejo en Gubei havas pli multajn budhismajn kaj modernajn elementojn. La tria tajĝiĉuanejo troviĝas en distrikto Pudong, tie ni uzas pli multajn bambuojn por reliefigi la konstruaĵan kombiniĝon kun naturo. Mi volas krei bonan atmosferon al la tajĝiĉuanistoj."

Chen Jia diris, ke ŝi volas disvastigi tajĝiĉuanon al pli multaj landoj. Ŝi trovis ke multaj eksterlandanoj ankaŭ havas malĝustan konon pri tajĝiĉuano, ŝi volas ŝanĝi la situacion. Do ŝi kaptas ĉiujn ŝancojn por instrui fremdlandanojn ludi tajĝiĉuanon.

"Ni ĉefe aranĝas klasojn en diferencaj landoj por instrui fremdlandanojn kiel ludi tajĝiĉuanon. Ekzemple en Hispanio, Francio kaj Bulgario. Ni ankaŭ kunlaboras kun institutoj de Konfuceo por fari kulturajn interŝanĝojn de tajĝiĉuano."

Chen Jia havas revon: "Tajĝiĉuano en vivo kaj vivo en tajĝiĉuano". Tajĝiĉuano havas specialan signifon por Chen Jia, ĝi ne nur estas ŝia entrepreno, sed ankaŭ estas ŝia kreo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin