Li Huangge: la manĉurina robo ŝanĝis mian vivon

(GMT+08:00) 2017-03-08 09:16:46     Redaktoro:Li Lu

Li Huangge


Li Huangge diplomiĝis el la Pekina Filma Akademio. En la jaro 2014, ŝi decidis lerni vestan desegnon en la Pekina Instituto pri Desegno. En la dua duono da semestro, ŝi lernis kiel fari manĉurinan robon per la ĉinaj antikvaj rimedoj. La klasoj ŝanĝis ne nur sian konon pri manĉurina robo, sed ankaŭ ŝiajn kutimajn viv-manierojn.

En la jaro 2015, post sia diplomiĝo el la Pekina Instituto pri Desegno, Li Huangge aĉetis multajn ŝtofojn kaj ilojn por fari vestojn hejme. Ŝi daŭre praktikis kaj lernis desegnadon, tajladon kaj faradon de antikvaj manĉurinaj roboj. Dum la jaro, ŝiaj multaj amikoj petis al Li Huangge fari manĉurinajn robojn.

Danke al ŝia pentra bazo kaj senĉesa peno kaj provo, la antikvaj manĉurinaj roboj desegnitaj kaj faritaj de Li Huangge gajnis pli kaj pli multe da admiroj. Li Huangge diris, ke komence ŝi bezonis pli ol 30 tagojn por fari unu manĉurinan robon, sed nun, nur unu semajnon. En la jaro 2016, la kompanio "Huang Ge" estis establita en Pekino.

"Dum mia lernado en la Pekina Filma Akademio mi gajnis premion pri la forma desegno, mi estas lerta en la formdesegna kampo, do tio multe helpas min kiam mi prezentas homajn karakterojn per manĉurinaj roboj. Laŭ mia opinio tio estas tre interesa. Aliflanke, ĉar mia patro estas pentristo, do kiam mi ankoraŭ estis infaneto, mi legis multajn librojn pri homa korpo, mi havas altan sentemon al virina korpo, mi povas rapide trovi la mankojn de virinoj kaj mi ankaŭ konas kiel helpi ilin kaŝi la mankojn kaj plej multe prezenti ilian ĉarmon. En la pasinta jaro, ni sume faris 100 manĉurinajn robojn, kaj ni havas pli ol 50 klientojn nun, ili ĉiuj ŝatas la robojn."

Li Huangge diris, ke manĉurina robo ne nur estas vesto, sed ankaŭ estas la portanto de beleco kaj kulturo. Ĉar la antikva manĉurina robo estas farita per antikva maniero, ĝi povas plibonigi virinan korpan formon, en la Ĉina Respubliko(1912-1949), preskaŭ ĉiuj virinoj vestis manĉurinajn robojn. Sed nun, la antikva maniero iom post iom estis anstataŭita de la tridimensia tajla maniero, la "reformaj" manĉurinaj roboj estas pli vaste vestitaj nun.

Li Huangge faras manĉurinan robon

manĉurinaj roboj

Li Huangge ĉiam persistas fari manĉurinajn robojn per antikvaj manieroj, ŝi konigis, ke unuflanke ŝi ŝatas desegni vestojn, speciale la manĉurinajn robojn, aliflanke, ŝi volas protekti la antikvan manieron. La reforma manĉurina robo kaj la antikva manĉurina robo havas multajn diferencojn, ne nur ĉe la tajla rimedo, sed ankaŭ ĉe la vesta efiko.

Komence la kompanio havis nur du laborantojn, Li Huangge devis ne nur desegni kaj fari manĉŭrinajn robojn, sed ankaŭ vendi ilin. Ŝi diris, ke ŝiaj multaj horoj estis okupitaj en studo kaj kreo, do ŝi decidis instrui studentojn kaj trejni teknikistojn por trovi tempon por altigi sian administran kapablon kaj desegnan nivelon.

"Art-teknikisto kaj Artisto estas diferencaj konceptoj, la art-teknikisto pli multe zorgas la teknologion, sed la artisto zorgas la desegnon. Ni konas ke homoj havas limigitajn energion kaj tempon, se mi multe zorgas faradon de manĉurina robo, mia desegna kapablo eble malpliboniĝos, ĉar mi multtempe faras laborojn kiel teknikisto sed ne kiel desegnisto. Nun mi havas fortan kaj bonegan teknikist-grupon, ilia celo estas senĉese plibonigi iliajn farajn kapablojn, kaj mia celo estas altigi mian artan kaj krean kapablon."

Kabineto de Li Huangge

Ŝtofoj por fari manĉurinaj roboj

Nun Li Huangge havas unu vendejon, unu kabineton kaj 9 laborantojn. Pro altaj domlupago, homa kaj materiala kostoj, la prezo de antikva manĉurina robo estas alta, sed ŝi multe malaltigis sian desegnan prezon por pli multaj klientoj.

"Niaj kostoj de materialo, homoj kaj domlupago estas altaj, krome, nia tempa kosto ankaŭ estas alta. Unu talenta teknikisto bezonas kvin ĝis sep tagojn por fari unu antikvan manĉurinan robon. La prezo de nia unu manĉurina robo estas 3 000-5 000 juanoj, ŝajnas ke la prezo estas alta, sed fakte ĝi nur kovras niajn bazajn kostojn. Multaj homoj povas fari antikvajn manĉurinajn robojn, sed ili ne faras. Kial? La alta baz-kosto estas grava kialo, aliflanke, multaj teknikistoj ne havas sufiĉan bonan desegnan kapablon, do la klientoj ne volas aĉeti kaj vesti iliajn manĉurinajn robojn."

Li Huangge faras desegnadon al klientino

Nun la kompanio de Li Huangge havas kvin talentajn teknikistojn, en la pasinta jaro ili sume faris 100 manĉurinajn robojn, kvankam la sumo estas malmulta, tamen Li Huangge diris, ke ŝi ne estas maltrankvila.

"Nun la kvin teknikistoj povas bone aranĝi niajn manfaritajn laborojn, ni planas fari 200 manĉurinajn robojn en la jaro 2017, ni celas, post tri jaroj, fari 500 manĉurinajn robojn en unu jaro."

Fakte, Li Huangge ankaŭ havas pli grandan revon, tio estas, konstrui manĉurinan muzeon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin