"Amasa Entreprenado Amasa Novigo" gajnas admiron de la mondo

(GMT+08:00) 2017-03-15 16:46:04     Redaktoro:Li Lu

En la jaro 2012 usona ĵurnalo the Wall Street publikigis artikolon titolitan "Nevolonta kompania estro" por fari diskuton pri kial la ĉinoj ne volas fari entreprenadon. Sed post kvin jaroj, la ĵurnalo uzis malsaman starpunkton kaj raportis ĉinan junulon, kiu elektis entreprenadon sed ne plu laboris en ŝtata institucio.

La ĵurnalo diris, ke subtenate de la politikoj, la ĉinaj junuloj ne plu sopiras al la laboroj en ŝtataj institucioj, entreprenado estas ilia alia elekto.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang elmontris la proponon "Amasa Entreprenado Amasa Novigo", de tiam, pli kaj pli multaj internaciaj komunikiloj kaj organizoj donas atenton al la entreprenado kaj novigado en Ĉinio. Laŭ raporto de Londona Komerca Lernejo kaj Usona Kolegio Babson, la frua indico pri entreprenaj aktivadoj estis 12,84%, estas pli alta ol tiu en Usono, Germanio, Britio kaj Japanio.

La hispana ĵurnalo EL PAS raportis, ke en Ĉinio aperas unu kompanio en ĉiu 7-minuto. La amaskomunikilo Reuters multfoje publikigis raportojn pri la Amasa Entreprenado Amasa Novigo de Ĉinio kaj diris, ke Ĉinio trovas bonan kaj novan vojon por entreprenado kaj novigado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin