Chen Zhongliu: mi estas preta por la epoko de kvina generacio de la teknologio de movebla telekomunikado

(GMT+08:00) 2018-12-04 10:55:53     Redaktoro:Li


Jen estas voĉo de roboto Xiao Ha. Ĝi povas skani kaj distingi vortojn kaj bildojn sur la speciala karto, kaj poste ŝanĝas ilin al sonoj kaj videaĵoj. Samtempe, la sonoj kaj videaĵoj povas aperi sur la ekrano de la roboto Xiao Ha. Tiele, la uzantoj povas havi pli bonajn spertojn. Kiel intelekta hardvara produktaĵo, la roboto havas fortan karakteron de Interreto de Objektoj, ĝi ne nur kontentigas la bezonojn de konsumantoj pri surreta edukado, voĉ-interparolo, ludado kaj realtempa kontrolo, ktp, sed ankaŭ sukcese kolektas donitaĵojn de la uzantoj. En la pasinta jaro, Xiao Ha sukcese eniris en 300 infanĝardenojn, komunumojn, familiojn, kaj sukcese helpis studentojn en iliaj studadoj.

La roboto estas produktaĵo de Teknologia kaj Edukada kompanio Hui Yu kun limigita respondeco, kompare kun aliaj samaj produktaĵoj, Xiao Ha estas la plej bonkvalita, la plej malmultekosta kun la plej multaj funkcioj. Chen Zhongliu, fondinto de la kompanio Hui Yu, diris,

"La intelekta hardvara kompanio estas tute malsama al la interreta kompanio. La esplorado kaj ekspluatado nur okupiĝas je 20% ĝis 30% de la tuta projekta procezo. Kio estas la plej grava kaj malfacila parto? Laŭ mia opinio, tio estas liver-ĉenaro. Se la materialo kaj teknologio ne estas sufiĉe bonaj, al la produktaĵoj aperas multaj problemoj. La akciaj kompaniaj FOXCONN kaj Haier liveras al ni la plej bonajn subtenojn en esplorado kaj produktado.

Nuntempe, la kompanio Hui Yu konsistas el tri ĉefaj partoj, la roboto okupiĝas nur je 15% de la vendsumo. Krome, la konsumaj materialoj okupiĝas je 15% kaj la enhavo okupiĝas je 70%. Enhavo ĉiam estas la plej grava parto de la kompanio Hui Yu. Chen Zhongliu diris,

"La platformo havas bonajn enhavojn. Se iu kompanio vendas nur hardvarojn, ĝi certe serioze deficitos. Laŭ nia opinio, nia kompanio pli multe zorgas fari plibonajn enhavojn kun plej bonkvalitaj robotoj."

La kompanio Hui Yi estis fondita en la jaro 2016, poste en la jaro 2017, ĝi sukcese ricevis investaĵojn. Ankaŭ en la jaro 2017, Chen Zhongliu spertis la plej okupitan periodon. Ĉiusemajne, li flugis inter Pekino kaj Shenzhen. Gvidate de li la kompanio profitigis sin en unu jaro, kaj kreis miraklon de unu-jara entrepreno.

"Kvankam ĝi estas juna kompanio, tamen ni havigis al ni la plej bonajn rimedojn en Ĉinio, eĉ tra la mondo. En mia kompanio, mi aranĝas la enhavajn grupojn en Pekino, kaj la produkta grupo laboras en Shenzhen, ĉar Pekino havas la plej bonajn edukajn rimedojn kaj la plej bonaj produktaĵaj liverantoj estas en Shenzhen."

La 13an de aŭgusto en Pekino malfermiĝs la baza stacio de la kvina generacio de la teknologio de movebla telekomunikado. Sed antaŭe, en Shenzhen jam komenciĝis la testo. Laŭ opinio de Chen Zhongliu, la kvina generacio de la teknologio de movebla telekomunikado havas intiman rilaton kun la Interreto de Objektoj, do li kaj la tuta kompanio estas pretaj por la venonta epoko.

"En la jaro 2019, la kvina generacio de la teknologio de movebla telekomunikado populariĝos. La malsameco inter Interreto kaj Interreto de Objektoj estas la kolektataj donitaĵoj. La Interreto de Objektoj povas kolekti uzantajn kutimojn kaj fari analizon, kaj poste liveras pli komfortajn kaj laŭmende faritajn servojn. Do la laŭmenda faro estas la plej tipa karaktero de la Interreto de Objektoj."

En la jaro 2018, la vendosumo de la kompanio estas 100 ĝis 150 milionoj da jŭan-oj, la kompanio havas centon da laborantoj. Kvankam ili gajnis grandan sukceson, tamen Chen Zhongliu ankoraŭ vizaĝas al multaj malfaciloj kaj problemoj.

"Fakte, antaŭe neniu gajnis sukceson en la sama kampo. Do kiam mi trovas problemojn, mi nur povas demandi la merkaton, la aĉetantojn, la investantojn, ĉiuj paŝoj estas pruvoj. Do ni bezonas sufiĉajn bonajn kaj bonkvalitajn laborantojn."

Dank' al la dekjara sperto kaj senĉesa peno, Chen Zhongliu paŝo post paŝo atingis siajn celojn, kaj samtempe, li senĉese metas novajn celojn sur lin mem kaj la kompanion. Li diris al mi, ke en tri jaroj li borskvotigos la kompanion, kaj en la venontaj kvin jaroj, li volas vidi, ke aperos egala edukado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin