Wang Xiaoyang: mi volas foti la koloran mondon

(GMT+08:00) 2019-01-04 15:38:12     Redaktoro:Li


En la jaro 2018, la kabineto Benlai de Wang Xiaoyang estis malfermita en distrikto Chaoyang de Pekino. La alteco de la kabineto estas 10 metroj kaj la desegnaj koloroj estas nigra, blanka kaj griza. Malrapideco kaj malmultigiteco estas ŝia koncepto.

Xiaoyang diris, ke nuntempe la rapide disvolva teknologio multe ŝanĝas homajn vivmanierojn, unu poŝttelefono povas havi multajn funkciojn. Speciale la dekoracio de fotoj en poŝttelefono rapidigas vivajn taktojn. Do multaj aplikaĵoj kun funkcio dekoracii fotojn fariĝas popularaj.

En la jaro 2014 Xiaoyang diplomiĝis el universitato kaj komencis esti profesia fotografisto. En la pasintaj kvin jaroj, ŝi fotis multajn fotojn kun similaj stiloj, ŝi sentis sin iomete enua.

"Fakte, en la kvin jaroj, mi ne estis fotografitiston, sed ia simpla laboranto. Ĉar ĉiutage mi fotis similajn fotojn, ĉar malsamaj homoj elektis similajn vestojn, faris similajn pozojn kun similaj ŝminkoj, kaj mi nur bezonis senĉese foti, foti kaj foti. Tio estis tre enua. Do mi decidis fari ŝanĝon kaj malfermi mian propran kabineton."

Nuntempe, Xiaoyang malrapidigas siajn paŝojn, ŝi pagas pli multajn tempojn al interkomunikado kun klientoj, ŝi kredas la miraklon de tempo, detalo kaj interkomunikado.

"Ĝenerale, homoj opinias ke la nigra-blankaj fotoj havas nur kolorojn nigro kaj blanko, tute ne! Fakte unu nigra-blanka foto inkluzivas nigron, blankon kaj grizon, ktp. La grizaj partoj estas tre gravaj, ĉar ili ligas la kolorojn nigro kaj blanko."

Ni vidas la fotografaĵojn de Xiaoyang, la modeloj sin vestas simple kun simpla ŝminko, ili ĉuj estas liveraj kun agrablaj pozoj, ĉiu fotografo rakontas rakonton.

"Mi volas reveni al naturo, do mi nomis mian kabineton Benlai, kiu signifas originon. Mia kabineto ne estas multe dekoreciita. Mi volas krei komfortan atmosferon por klientoj. Kiam ili venas al mia kabineto, ili ne nur fokusiĝas al la fotado, sed ankaŭ al la atmosfero, la komforta sento, ktp. Tiele ili povas sin liberigi kaj aspekti nature kiam ni faras fotojn."

La plej tipa karakterizaĵo de Xiaoyang estas atenti pri la realo, laŭ ŝia opinio, ĉiuj fotoj devas esti artaĵoj. Sed nuntempe, multaj klientoj ankoraŭ ne povas akcepti la artismon de fotografoj. Xiaoyang diris,

"Mi konas, ke ne ĉiuj homoj povas akcepti la artismon de fotografoj, ĉar ili ne ofte kontaktas kun ĝi dum ĉiutagaj vivoj, mi povas kompreni ilin. Sed ni devas fari gvidadon, ni helpas pli kaj pli multajn klientojn koni, kompreni kaj akcepti la bonkvalitan foton."

Fotado estas nur unu el la paŝoj de la tuta fota procezo, la posta redakcio ankaŭ estas grava. Xiaoyang diris, ke ŝi ŝanĝas dekojn da fojojn por unu foto, dum la procezo, ŝi bezonas multfoje printi ilin.

"La celo por redakcii fotojn ne nur estas fari dekoracion, sed ankaŭ prezenti la belecon de modeloj. Mi almenaŭ dek-foje printi unu foton por ke ĝi fariĝu kolore perfekta. Ĉar absolute oni ne permesas koloran devion en fotografado."

Nun Xiaoyang estas la unika fotografisto en ŝia kabineto, ĉar ŝi volas persone fari ĉiujn paŝojn por ĉiuj klientoj. Por la venonta jaro ŝi havas planon, ŝi volas foti 100 homojn kun malsamaj roloj en nia socio, ŝi volas rakonti la epokan rakonton kun ŝia plano.

"La fota procezo devas esti libera. Mi tre ŝatas unu fotografiston nomatan Irving, ŝi fotis multajn homojn, kiuj restas en laboro, studado kaj vivo. Kiam mi plenumos la fotadon, mi faros ekspozicion por prezenti ilin."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin