WeWork: Antaŭiro por amo en la Internacia Tergloba Tago

(GMT+08:00) 2019-04-26 09:12:45     Redaktoro:Li

La 22an de aprilo estas difinita kiel la Internacia Tergloba Tago ekde la jaro 1970, kiu celas altigi medi-protektan konscion de la publiko. Nuntempe, pli ol 192 landoj el la mondo celebras la tagon, kaj sume miliardo da homoj partoprenas en la celebrajn aktivadojn ĉiu-jare.

La 20an de aprilo, la entrepreno WeWork organizis kuradon kun la temo "Antaŭiro por Amo" en sep urboj, Pekino, Ŝanhajo, Guangzhou, Shenzhen, Chengdu, Wuhan kaj Hangzhou. Pli ol 640 homoj partoprenis en la aktivado.

Samtage, WeWork organizis malferman ceremonion de la projekto We Impact en Ŝanhajo. Sinjorino Yang Yang, ĉefestro de la projekto kaj la ĉampiono de la Olimpikoj diris, ke en la venontaj tagoj, ŝi pene alvokos pli kaj pli multoj da homoj partopreni en riĉaj aktivadoj kun diversaj temoj kaj manieroj, kaj kune faros kontribuojn al nia medio, socio kaj homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin