Iaspeca poetiko
(Suso Moinhos)
Kelkajn tagojn la vortoj
resaltadas inter fingroj en la poŝoj,
kondutas skolopendre,
aŭ pezegas kiel slabo
ĝuste en la mezo de l' stomako.
Aŭ ili ennestiĝas
inter eĝoj de trakeo fortrivita,
en kurbiĝoj ezofagaj, en meandroj
de kelkaj organoj diskonturaj,
aŭ najliĝas kiel osto de la fiŝoj
hoke, unuope eltiritaj
dum silenta depostulo el algejoj
nekontestebla.
Tiam ili, tirane,
per la forto de jarcentoj sin retrenas,
sin altrudas kun la certo de tagmezo,
kaj mi scias, mutiĝe,
kiam venis la vera, la sola.
Kelkajn tagojn, kiam ĉio,
la vizaĝoj, la vit-branĉoj, la pavimo,
ĥore sin elmontras nuda al okuloj,
mi la vortojn timas, ĉar por krei novan ordon
ili nur postlasas cindron, domon vakan kaj ruinan.