Fajro
(Mao Zifu)
ĝi fandas oron
ne per martelado.
la pasio
glacion vaporigas.
danke al ĝi ĉiuj estaĵoj ricevas varmon;
pro ĝi detruiĝas grandaj domoj.
se ĝi samritme spiras kun vi,
la lumo fulme heligas la finon de la mondo.
kaj la pluvo en la koro
nigrigas la blankajn harojn.