(Suso Moinhos)
La najbarino de la sepa etaĝo
solas longe sur memorinsulo.
Ŝiaj fingroj ekribelis por ne plu kombi
kaj rustiĝis pro la salo de l' alizeoj.
Ŝi ŝminkas sin per eksterdata pudro
kaj putranta ruĵo,
ke neniu rimarku la disfalon sub la bildo,
kaj promenadas kun du hundoj liliputaj,
la unuaj pereontoj.
La najbarino de la sepa etaĝo
ankoraŭ revas ke iam, ĉe la marbordo,
ŝejko svatos sin ravite
kaj tranavigos kun ŝi la Ruĝan Maron.
Sed strate, dumnokte, ŝi kolektadas lignon,
rompitajn seĝojn kaj malnovajn framojn,
kaj amasigas ilin siahejme
por kutimiĝi al ŝiprompoj.