(Suso Moinhos)
lante lante
vi sulkadas la etendon miadorsan
kiel Kalio la Nigra sur Ŝivao
enbatante la piedojn
por eterne tuĉitajn sur la memoro minerala
de mia korpo
lante lante
vi dissemas sur mian torfon
acerbon de plantoj karnovoraj
drozeroj nepentoj dioneoj
min humigas humilige
kaj mi akceptas la abrazion viaventan
en forviŝa lavango sur miaj rekrementoj
lante tre lante
vi stamfas en instinkta danco sur miaj mapoj
laŭ pravojo ostoranda
abolante la ĉenojn de mia spino
ĝi libere ĝojas sub via atlasa pezo
kiel infanoj feriantaj pro tago pluvoŝtorma