La ĝardeno de Palermo havas akvan koron kie lotusoj kreskas parkere kun nimfeoj, papirusoj, diversprofunde. Ni sondadas la obskuron de la likvo okulmezure, ĉiam pli densan laŭ la tavoloj, kaj samtempe ni lernas niabruste la civilizon.