Reveno hejmen

(GMT+08:00) 2017-09-01 09:10:15     Redaktoro:Zhao
Reveno hejmen

Verkita de Tao Yuanming (ĉ. 365—427), Esperantigita de Wang Chongfang


Prologeto

Mi naskiĝis en malriĉa familio, kiu apenaŭ povis sin vivteni per plugado kaj plantado. La domo estis plena de infanoj, kaj neniu el niaj vazegoj estis provizita je sufiĉa greno. Kiel ajn pene mi laboris kaj klopodis, mi trovis neniun rimedon por plibonigi mian familian vivon. Miaj amikoj kaj parencoj konsilis al mi iri serĉi ian publikan oficon. Kvankam ankaŭ mi tiam havis tian intencon, tamen mi povis trovi neniun aliran vojon.

Tiutempe la politika ĉielo estis kovrita de nigraj nuboj, kaj la princoj rivalis inter si per patronado kaj grandanimeco al la kompetentuloj, kiujn ili penis gajni. Mia onklo, vidante min en malfacila stato, multe klopodis kaj sukcese trovis por mi okupon de malaltranga loka ŝtatoficisto. Tiam la situacio estis malkvieta, kaj mi hezitis vojaĝi tro malproksimen. Ĉirkaŭ cent liojn for de mia hejmo sin trovis la gubernio Pengze, kie la rikolto de la publikaj kampoj kiel ofica salajro estis sufiĉa por mia drinkopago. Mi konsentis akcepti la postenon. Sed tre baldaŭ mi jam komencis senti abomenon pri la posteno kaj ekhavis la penson pri reveno hejmen.

Kial do? Ĉar denaske mi havas internan dispozicion por sekvi pli aŭ malpli naturan vivmanieron, kaj neniel mi povas trovi plezuron en mia adaptiĝo al la vulgara mondo kontraŭ miaj deziroj. Kvankam malsato kaj malvarmo min sieĝus, tamen laboradi malgraŭ mi pligrandigus mian mizeron. Plenumante siajn kontraŭnaturajn devojn, oni nur satigas la buŝon kaj la stomakon je la kosto de sia persona vivoforto. Sekve mi de tempo al tempo veadis kaj suspiradis, profunde hontante pri mi kaj pri miaj neplenumitaj aspiroj.

Kaj tamen mi ankoraŭ nutris la penson atendi ĝis la unua rikolto, antaŭ ol pretigi mian pakaĵon kaj foriri. Informiĝinte pri la subita morto de mia fratino, kiu loĝis en Wuchang, mi ne povis ne tuj rapidi tien por ŝia enterigo. Tiam mi do prezentis mian rezignon kaj forlasis la oficon. Ekde la aŭtunmezo ĝis la vintro mi restis en mia posteno nur iom pli ol okdek tagojn. Ĉar tiu ĉi rezigno bone konformas al miaj deziroj, mi skribis la jenon kun la titolo "Reveno Hejmen", en la dekunua monato de la sama jaro.

Miaj kampoj kaj ĝardeno jam pleniĝas de herbaĉoj:

Kial do ne tuj reveni hejmen?

Nun ke mi mem sklavigas mian koron al mia korpo,

Kial do mi malĝojas kaj solece afliktiĝas?

Konsciante, ke vana estas la bedaŭro pri la pasinteco,

Mi ekscias, ke antaŭzorgeblaj estas la jaroj estontaj.

Vere ankoraŭ ne foren mi erarvagas sur la malĝusta vojo,

Kaj hodiaŭ mi vekiĝas el miaj pasintaj misoj al la nuna pravo.

Mia boato malpeze balanciĝas sur la ondiĝanta akvo,

La milda vento blove flirtigadas la baskon de mia robo.

Mi demandas vojaĝanton pri la vojo antaŭa,

Kaj mi bedaŭras, ke palas ankoraŭ la tagiĝa lumo.

Tuj kiam mia hejmo ekaperas en mia vido,

Mi ekkuras al ĝi, kun koro plenplena de ĝojo.

Miaj junaj familianoj kolektiĝas ĉe la pordego por saluto,

Kaj miaj infanoj atendas min tie kun malpacienco.

Mia korto jam estas invadita de herbaĉoj,

Sed la pinoj kaj la krizantemoj ankoraŭ vigle kreskas tie.

Kun miaj infanoj mi eniras en mian domon,

Kie vinvazoj estas jam ĝisrande plenigitaj.

Levante la vinvazon mi plezuriĝas en drinkado,

Kaj ĵetante rigardojn al la ĝardenaj arboj mi ĝoje ekmienas.

Apogante min kontraŭ la suda fenestro, kun altaj pensoj en la menso,

Mi trovas kontenton kaj trankvilon en tiu ĉi simpla ĉambreto.

Ĉiun tagon mi paŝadas por plezuro en mia ĝardeno,

Kvankam tie sin trovas pordo, tamen ĝi restas ĉiam fermita.

Kun helpo de mia bastono mi senzorge jen promenas, jen ekripozas,

Kaj de tempo al tempo mi levas la kapon kaj fikse rigardas al la fora ĉielo.

La senanimaj nuboj sencele flosas el inter la montopintoj,

La birdoj, lacaj de flugado, scias, ke ili devas reveni al sia nesto.

Jam pli kaj pli paliĝas la radioj de la subiranta suno,

Sed mi restadas tie, karesante la solecan pinon.

Reveni hejmen mi devas!

Kaj tuj rompi kun la mondo oficista!

Kun tiu ĉi mondo mi nature estas en malakordo, —

Kion plian do mi serĉus, se mi ree jungus mian veturilon?

Ĝoje mi dividas babiladon kun mia familio,

Kaj la ĉagrenon mi dispelas per libroj kaj liuto.

La terkulturistoj diras al mi la venon de la printempo;

Mi ekscias, ke mi devas baldaŭ prilabori mian kampon okcidentan.

Iafoje mi veturigas mian ĉaron kurtene ŝirmitan,

Iafoje mi remas sur mia soleca boato.

Mi sekvas sinuajn vojetojn por atingi la valon profundan,

Aŭ vojstrekojn malebenajn por transgrimpi krutajn montojn.

La arboj vigle kreskas en plena prospero,

La fonta akvo malrapide fluas kun murmuro.

Mi envias ĉiujn estaĵojn en la naturo, ke ili trovas sian sezonon,

Kaj malĝojas, ke tiel baldaŭ mia vivo jam proksimiĝas al la fino.

Ba! rezignon nur!

Kiel longe do mi povas loĝi en tiu ĉi korpo mia en la universo?

Kial ne sekvi mian koron, por lasi al ĉio iri sian vojon?

Kion do mi volus serĉi ankoraŭ kun hastemo?

La riĉeco kaj la honoro ne estas mia deziro,

Nek mi havas la esperon eniri ian paradizon.

Domaĝante la belan tempon mi eliras sola por ĝui la naturon,

Kaj plantinte mian bastonon apude, mi sarkas mian kampon,

Aŭ grimpinte sur la orientan monton, mi plengorĝe eligas longajn kriojn,

Aŭ starante ĉe la klara akvofluo mi kantas improvize versaĵojn.

Do, sekvante la ŝanĝiĝojn de la naturo mi trankvile iros al mia fino,

Kaj, kontenta je la destino, kiajn dubojn do mi devus ankoraŭ havi?

Pri la aŭtoro:

Tao Yuanming (ĉ. 365—427), aŭ alinomata Tao Qian, estis granda ĉina poeto kaj lirika prozisto dum la dinastio Orienta Jin. Li naskiĝis en Xunyang (la muna urbo Jiujiang de la provinco Jiangxi), en dekadencinta ŝtatoficista familio. En sia fruaj jaroj de sia kariero li servis kiel malaltranga ŝtatoficisto kaj poste kiel la guberniestro de Pengze. Forte afliktita de la koruptoj de la tiamaj ŝtatoficistaj rondoj li rezignis sian oficon kaj retiriĝis al la kamparana vivo. En la kamparo li ne nur persone faris surkampajn laborojn, sed ankaŭ de tempo al tempo verkis poemojn kaj lirikajn prozaĵojn, en kiuj li esprimis sian idealon pri la vivo kaj priskribis la belecon de la kampara pejzaĝo. La stilo de liaj verkoj estas eleganta kaj sugestoplena, kaj lia lingvo, simpla kaj natura.

Tiu ĉi lirika prozaĵo estis skribita en la jaro 405. Tiam Tao Yuanming, en la aĝo de 41 jaroj, retiriĝis el la ŝtatoficista posteno en Pengze. La lirikaĵo estis finita post kiam li revenis hejmen. En ĝi li donis esprimon al sia ĝoja humoro dum la reveno post sia eksiĝo. Ĝi elmontras ankaŭ lian senmakulan moralan kvaliton dum lia ŝtatoficista kariero, lian sopiron al la vivo en la naturo, lian laŭdindan rifuzon blinde sekvi la tempon, kaj lian abomenon al la koruptitaj ŝtatoficistaj rondoj. La filozofio de submetiĝo al la volo de la Ĉielo kaj la kontentiĝo pri sia sorto probable estas la influo de la influo de taŭismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin