Ekstraktoj el Kamelo Ŝjangzi

(GMT+08:00) 2017-11-06 16:47:20     Redaktoro:Zhao
Ekstraktoj el Kamelo Ŝjangzi


La dekkvina de la sesa monato estis varmega tago. Tuj kiam la suno leviĝis, la tero kvazaŭ ekbrulis. Amaso da grizaĵo, nubeca aŭ nebuleca, malalte pendis en la ĉielo kaj la atmosfero estis sufoka. Neniu venteto moviĝis. Ŝjangzi ekrigardis la grizruĝan ĉielon kaj decidis eliri post la kvara horo posttagmeze, por tiri la rikiŝon je la nokta skipo. Se li perlaboros nesufiĉe, li povos daŭrigi la tiradon ĝis la mateniĝo, ĉar la nokto certe estos pli elportebla ol la tago.

Huniŭ urĝis lin tuj eliri, ne volante, ke li restu hejme, ĉar Ŝjaŭfuzi povos venigi eventualan klienton. "Ĉu vi opinias, ke resti hejme estas komforte? Ĉirkaŭ la tagmezo eĉ la muroj estas varmegaj!"

Li diris nenion, trinkis kuleregon da malvarma akvo kaj eliris.

La salikoj, kiuj borderis la stratojn, kvazaŭ malsaniĝis kun volvitaj folioj polvokovritaj kaj kun senmovaj branĉoj inerte pendantaj malsupren. La stratpavimo estis sekega kaj blanke brilis. Polvo leviĝis de sur la piediraj vojetoj kaj kuniĝis kun la grizaĵo sur la ĉielo, formante venenan sablovualon, kiu brogis la vizaĝon de la pasantoj. Ĉie estis sekeco kaj prema varmego, kvazaŭ la antikva urbo estus brikbakujo forte hejtita. Hundoj surventre kuŝis sur la tero, kun pendanta ruĝa lango; la naztruoj de muloj kaj ĉevaloj disstreĉiĝis kiel eble plej larĝe; la kolportistoj ne kuraĝis prikrii siajn varojn; la asfalta pavimo moliĝis; eĉ la latunaj butikaj ŝildoj ŝajnis esti fandiĝontaj.

La stratoj estis aparte kvietaj, kun nur monotonaj, enuigaj tintadoj el forĝejo. La rikiŝistoj estis tiel malviglaj, ke ili eĉ ne volis proponi sin al klientoj, kvankam ili sciis, ke ne laborante ili akiros neniom da mono por siaj morgaŭaj manĝoj. Iuj parkis sian rikiŝon en ombra loko, starigis kapuĉon kaj dormetis sur la sidloko. Aliaj estis trinkantaj en malgrandaj tetrinkejoj; ankoraŭ aliaj elvenis sur la stratojn sen sia rikiŝo, nur por vidi, ĉu la vetero permesas aŭ ne la rikiŝotiradon. Tiuj, kiuj estis portantaj pasaĝeron, eĉ la plej fortikaj junuloj inter ili, volonte suferis la vizaĝoperdon kaj preferis malrapide paŝi kun klinita kapo anstataŭ kuradi.

Ĉiu akvoputo estis por ili vivsavanto. Eĉ post kelkaj paŝoj, ekvidinte puton, ili tuj kuregis al ĝi kaj, se tie ne estis sitelo kun freŝe ĉerpita akvo, ili soife trinkegis el la trogo kune kun la muloj kaj ĉevaloj. Aliaj, trafitaj de sunfrapo aŭ de koliko, subite falis teren kun la kapo antaŭen kaj neniam releviĝis.

Eĉ Ŝjangzi iom timiĝis. Post kelkaj paŝoj kun sia malplena rikiŝo, li sentis brulan varmegon de la kapo ĝis la piedoj, kaj eĉ la mandorsoj estis ŝvitantaj. Kaj tamen, kiam li ekvidis klienton, li tuj decidis akcepti lin, ĉar li pensis, ke post kiam li komencos kuri, eble estiĝos al li iom da vento. Sed, kiam li ekportis la pasaĝeron, li konstatis, ke la varmega vetero jam atingas tian altan gradon, ke en ĝi neniu povas labori.

Kiam li kuris, li anhelis kaj liaj lipoj sekiĝis. Li ne soifis, tamen ekvidinte akvon, li avidis ĝin trinki. Se li malrapidiĝis, li sentis, ke la brula suno rostas ĝisfende lian dorson. Kiam li finfine alvenis al la celo, liaj vestoj algluiĝis al lia korpo. Li prenis la palmofolian ventumilon kaj forte ventumis al si, sed vane, ĉar ĝia vento estis varma. Malgraŭ ke li jam multfoje trinkis malvarman akvon, li tamen ankoraŭfoje kuris al la proksima tetrinkejo, kaj nur trinkinte du kruĉojn da varma teo li eksentis sin iom pli bone. Kun ĉiu gluto, ŝvito elverŝiĝis el li, kvazaŭ lia korpo likus kaj ne plu povus konservi eĉ unu guton da likvaĵo. Li ne kuraĝis sin movi.

Sidinte tie longan tempon, li enuiĝis. Timante eliri eksteren kaj tamen havante nenion por fari, li sentis, ke la vetero kvazaŭ intence malfavoras lin. Ne, li ne devas cedi. Tio ja ne estas la unua fojo, ke li tiras rikiŝon en varmego somera, kaj li ne povas tiel senfare perdi la tutan tagon. Li volus eliri, sed liaj kruroj estas tro inertaj por lin obei, kaj li sentas sian korpon senforta, kvazaŭ li ĵus elirus el ŝvitbanejo, ne bone forlavinte la lacecon el liaj ostoj. Li sidadis ankoraŭ kelkan tempon kaj poste decidis foriri. Eĉ sidante tie li ŝvitas, do kial ne provi iom sin movi?

Sed, tuj kiam li eliris, li eksciis, ke li eraris. La grizaĵo sur la ĉielo malaperis kaj la aero fariĝis malpli sufoka, sed la suno ĵetadis pli terurajn radiojn ol iam ajn. Neniu kuraĝis levi la kapon por rigardi supren, ĉar ĉie estis tiom blindige lume, — la aero, la tegmentoj, la muroj kaj la tero, ĉio radiis blankan lumon, nuancitan de karmezino. La tuta mondo estis kvazaŭ granda bruliga lenso, sur kiu la radioj de la suno fokusiĝis por kaŭzi bruladon.

En tiu ĉi blanka lumo ĉiuj koloroj pikis la okulojn, ĉiuj sonoj skrapis la orelojn, ĉiuj odoroj miksiĝis kun haladzo eliĝanta el la tero. La stratoj estis preskaŭ senhomaj kaj ŝajnis subite plilarĝiĝi, sed en la tuta spaco estis neniu spiro de malvarmeta aero, kaj la luma blankeco elvokis teruron.

Ŝjangzi ne sciis kion fari. Kun kapo klinita li trenis la piedojn peze, sencele, kaj lia korpo odoraĉis de glueca ŝvito. Dum la vagado liaj plandoj baldaŭ gluiĝis al liaj ŝtrumpoj kaj ŝuoj, kvazaŭ li vadus en ŝlimo. Tio estis al li tre malagrabla. Ĉiufoje, kiam li vidis puton, li pretervole iris al ĝi kaj trinkis ankoraŭ kelkajn glutojn, malpli por kvietigi sian soifon, ol por ĝui la malvarmeton de la akvo. Irante malsupren tra lia gorĝo en lian stomakon, la malvarma akvo frostotremigis lin, kaj liaj poroj subite kuntiriĝis, kio donis al li ian senton de agrableco. Poste li plurfoje ruktadis, kvazaŭ lia stomako volus elpuŝi la tutan akvon.

Jen paŝante, jen ripozante, li vagadis ĝis la tagmezo, sen la energio sin proponi al klientoj. Li ne sentis malsaton kaj, kvankam jam estis tempo por tagmanĝi, tamen la sola ekvido de manĝaĵo lin naŭzis. Lia stomako akvoplena eligadis bruetojn, kiel la ventro de ĉevalo aŭ mulo post ĝia sattrinko de akvo.

Ŝjangzi ĉiam trovis vintron pli timinda ol somero kaj neniam antaŭe supozis, ke somero povas esti tiel neelportebla. Li vivis en la urbo jam plurajn jarojn, sed, kiom li memoris, li ĉi tie neniam antaŭe spertis tian someran varmegon. Ĉu nun efektive estis pli varme ol en la antaŭaj someroj, aŭ lia korpo fariĝis malpli fortika? Tiel pensante, li subite eksentis sin malpli konfuza, kaj lia koro ektremis. Jes, lia korpo difektiĝis! Li ektimis, sed kion li povas fari? Li ne povas liberigi sin de Huniŭ, li fariĝos kiel Erĉjangzi, kiel tiu altkreska rikiŝisto, kiun li renkontis, aŭ kiel la avo de Ŝjaŭmar. Li estos finita!

Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze li ekhavis ankoraŭ unu klienton. Tiam estis la plej varma tempo de la plej varma tago en tiu somero, sed li, malgraŭ tio, decidis tiri la pasaĝeron. Kiel ajn brule varmega estu la suno, se li povos fari tiun ĉi tiradon sen akcidento, tio pruvos, ke li estas ankoraŭ sana kaj forta; se ne, li prefere falu morta sur la brulan teron!

Post kelkaj paŝoj li eksentis spiron de malvarmeta aero, similan al enblovo de aero tra fendeto en pordo en varmegan ĉambron. Apenaŭ kredante al siaj sensoj, li ĵetis sian rigardon al la salikaj branĉoj — ili efektive estis delikate moviĝantaj. Subite la stratoj pleniĝis de homoj, ĉar homoj en la butikoj konkure eliris eksteren ĉiu kun palmofolia ventumilo super sia kapo. Kaj preskaŭ eksaltante de ĝojo, ili ĉiuj kriis: "Venteto, malvarmeta venteto! Finfine leviĝis venteto!" La salikoj kvazaŭ fariĝis anĝeloj alportantaj novaĵon el la ĉielo: "Jen balanciĝas la salikaj branĉoj! Donu al ni pli da malvarmeta vento, ho Ĉielo!"

Estis ankoraŭ varmege, sed ĉiu sentis sin multe pli bone, ĉar la venteto, kvankam tre malforta, portis al ili esperon. Post kelkaj pluaj ventoblovetoj la suno ŝajnis fariĝi malpli brula. Ĝi jen brilis, jen paliĝis, kvazaŭ nuboj da sablo naĝus sur la ĉielo. Subite la vento plifortiĝis kaj la salikoj, kiuj ree estis senmovaj, kvazaŭ inspiritaj de ĝojo, skuiĝis kaj svingis siajn branĉojn, kiuj kvazaŭ kreskis pli longaj. Ekblovo de forta vento pasis kaj la ĉielo malheliĝis. La aero pleniĝis de polvo kaj, post kiam ĝi iom klariĝis, vidiĝis nigra nubego ĉe la norda horizonto. Ŝjangzi ĉesis ŝviti. Li ĵetis rigardon al la nordo, poste starigis la kontraŭpluvan kapuĉon kaj pendigis la pluvŝirman tukon. Li sciis, ke ŝtormoj en somero plejofte estas subitaj, kaj li ne havis tempon por perdi.

Apenaŭ li tion faris, alia ventoblovo alpelis la ruliĝantajn nigrajn nubojn, tiel ke ili tuj kovris la duonon de la ĉielo. La varmo eliĝanta el la tero miksiĝis kun la malvarmeta vento, kiu kirle levis la sekan, odoraĉan polvon en la aeron, kiu impresis varma kaj ankaŭ malvarmeta. La suda duono de la ĉielo estis ankoraŭ hela kaj serena, dum la norda estis nigra kiel fulgo. Ĉie estiĝis konfuzo kaj paniko, kvazaŭ ia katastrofo minacus okazi. La rikiŝistoj rapide starigis sian kontraŭpluvan kapuĉon, la butikistoj tuj deprenis sian pendoŝildon, la kolportistoj haste forkolektis siajn varojn kaj la piedirantoj pelis siajn piedojn antaŭen.

Ankoraŭ unu ventoblovo kaj tuj malpleniĝis la stratoj: butikaj pendoŝildoj, standoj, piedirantoj, ĉio kvazaŭ estis forblovita de la vento.

Eĉ antaŭ ol la nuboj plene kovris la tutan ĉielon, mallumo jam kuŝis sur la tero. La hela, varmega tagmezo subite fariĝis nigra nokto. Unuopaj pluvgutoj, portataj de la vento peze falis jen tien, jen ĉi tien, kvazaŭ serĉante ion sur la tersurfaco. Ekbrilo de ruĝa fulmo malproksime en la nordo faris sangfaŭkan fendon en la nuboj.

La vento iom malfortiĝis, sed ĝia akra fajfado tremigis la homojn. Post kiam forpasis tiaj ventoblovoj, ĉio dronis en necerteco kaj eĉ la salikaj branĉoj kvazaŭ atendis ion kun timo. Ankoraŭ unu fulmo ekbrilis rekte supre kaj tuj blankaj, brilaj pluvgutoj ĵetiĝis malsupren, levante polvon, kiu nun odoris je humideco. Kelkaj grandaj gutoj batis sur la dorson de Ŝjangzi kaj li ektremetis. La pluvgutoj ĉesis fali, kaj la ĉielo plene drapiris sin per nigraj nuboj.

Alia, ankoraŭ pli forta ventoblovo flugigis horizontale la salikajn branĉojn: polvo, pluvo, ĉio intermiksiĝis en vastan, furiozan, malvarman grizaĵon, tiel ke nek la arboj, nek la tero, nek la nuboj estis distingeblaj unu de alia. Ĉie regis konfuzo, bruego, nebuleco. Kiam la vento denove kvietiĝis, la pluvego daŭris, torentante malsupren en granda amaso. Sennombraj sagoj pafiĝis surpen de la tero, miloj kaj miloj da kaskadetoj falis de la tegmentoj. En kelkaj minutoj la tero kaj la ĉielo kunfandiĝis en grizbrunan akvan mondon kun de-tempo-al-tempaj blankaj ekbriloj.

La vestoj de Ŝjangzi jam de longe tramalsekiĝis, estis neniu seka loko sur lia korpo. Sub lia pajla ĉapelo liaj haroj plene malsekiĝis. Sur la stratoj jam akumuliĝis ĝismaleole profunda akvo, kiu malfaciligis la paŝadon. Pluvo draŝfalis sur liajn kapon kaj dorson, frapadis lian vizaĝon kaj vipis liajn okulojn. Li povis nek levi la kapon, nek malfermi la okulojn, nek spiri, nek paŝi. Haltinte en la akvo, li perdis la orientiĝon. Konsciante, ke ĝisoste malvarma akvo verŝiĝas sur lian tutan korpon, li konfuziĝis. Nur profunde en sia koro li sentis iom da varmo, kaj liaj oreloj estis plenaj de la pluva bruo. Li intencis demeti la rikiŝon, sed ne sciis kien.

Li volus kuri, sed la akvo katenis liajn piedojn. Penege, kun kapo klinita, li sin movis paŝo post paŝo, tirante la pasaĝeron, kiu kvazaŭ mortis en la rikiŝo, tiel silenta li sidis, nur lasante la rikiŝiston barakti en la akvo

La pluvo iom malfortiĝis kaj Ŝjangzi, iomete rektiginte sian talion kaj peze elspirinte, diris: "Sinjoro, ni do ŝirmu nin kontraŭ la pluvo, ĉu bone?"

"Iru nur! Vi ne devas lasi min ĉi tie!" la pasaĝero kriis kun piedfrapado.

Ŝjangzi tre volus demeti la rikiŝon kaj trovi al si ŝirmejon. Sed, vidante la akvon fluantan de sur lia korpo. Li sciis, ke li komencus tremi de malvarmo, se li haltigus sian moviĝon. Kunpremante la dentojn, li ekkuris en la akvo, senkonsidere ĝian profundecon. Baldaŭ la ĉielo malheliĝis kaj tuj poste ree fariĝis hela, kaj la pluvo denove nebuligis liajn okulojn.

Kiam ili atingis la cellokon, lia pasaĝero donis al li eĉ ne unu kupran moneron pli. Ŝjangzi diris nenion, ĉar li jam estis tro elĉerpita por peti pli da pago.

La pluvo haltis por kelka tempo, kaj poste komencis pluveti. Ŝjangzi kuris hejmen per unu spiro kaj sidiĝis apud la forno por sin varmigi. Li tremis kiel folio en vento. Huniŭ infuzis por li bovlon da sukerita zingibra akvo kaj li fortrinkis ĝin per unu longa gluto. Poste li enlitiĝis kaj falis en duondormon, havante ankoraŭ la pluvan bruon en la oreloj.

Je la kvara horo la nigraj nuboj ŝajnis laciĝi kaj la fulmoj fariĝis malpli fortaj. Baldaŭ la nuboj en la okcidento disfendiĝis, tiel ke montriĝis iliaj nigraj krestoj borderitaj per oro, dum blankaj nebuletoj kirliĝe iradis sub ili. La fulmoj moviĝis suden, sekvataj de kelkaj murmurantaj tondroj. Iom pli poste la suno brilis tra la fendoj de la okcidentaj nuboj, kolorante per orverdo la foliojn malsekajn de la pluvo. En la oriento aperis duobla ĉielarko, kies ambaŭ ekstremoj staris sur la nigraj nuboj kaj kies supro subportis pecon da blua ĉielo.

Post nelonge ĝi malaperis de la nun sennuba ĉielo, kiu estis nove lavita same kiel ĉio sur la tero. Ŝajnis, ke el la mallumo naskiĝis nova, malvarmeta mondo de belo kaj lumo. Eĉ al la pluvkavetoj en la korto venis kelkaj koloraj libeloj, kiuj ŝvebis super ili.

(trad. Wang Chongfang)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin