(Mao Zifu)
el radiko forgesita
bambuoj evoluas bakterie
al duonmonto da verda maro.
venkinte ŝtonojn kaj herbojn,
ili starigis sian klanon
sur la deklivo inter vento kaj nebulo.
por gardi la teron flueman
ili plugas kaj sarkas nur kaŝe.
ne necesas trinki sangon
nek vori viandon kaj animon.
prospero venas de pluvo
kaj folioj, kiuj falis metabole.
for de ŝtelo kaj prirabo,
memsufiĉeco tenas la klanon fortika.
nokte tondroj detruis membrojn,
la novaj kreskis el la tero en mateno.
tiuj bambuoj havas spiriton
de nacio, kiu ne pereas pro konflagracio.