Neĝo (Yamasita Tosihiro)

(GMT+08:00) 2017-04-14 21:58:29     Redaktoro:Ĝoja

- Neĝo -
(verkita en 1911, far Eduka Ministerio de Japanio)








Venu neĝo, venu hajlo,
falas, falas ĝis tavolo
montoj, kampoj neĝ-ĉapelas,
velkaj arboj pompas flore.

Venu neĝo, venu hajlo,
falas, falas, ne ĉesite,
hundoj kuras en ĝojego,
katoj sidas ĉe varmilo.


- Neĝo -
( poeto Mijoŝi Tacuĝi[Miyosi Tatuzi] en 1930)

Taroo en la dormon,
tavolas neĝo sur tegment' de Taroo.

Ĝiroo en la dormon,
tavolas neĝo sur tegment' de Ĝiroo.



El Radio Ĉerizo 2, 2011-01-18










Ĉi tiu estas la dua elsendo de Radio Ĉerizo, el la suda Japanio. Hodiaŭa temo estas "neĝo".

Kian imagon vi havas, aŭdante

la vorton "neĝo"?

Al loĝantoj en la suda varma regiono kiel mi, mondon blankiga neĝo estas mirinda donaco de la ĉielo, kvankam ĝi ĝenus trafikon kaj alian realan vivon.

En ĉi tiu vintro neĝis du fojojn ĉe mi - en la lasta tago de la pasinta jaro, kaj antaŭ hieraŭ.

Precipe infanoj ludas per neĝo; ili batalas ĵetante neĝbulojn al amikoj, aŭ faras du grandajn bulojn kaj metante unu bulon sur la alian, faras neĝan homon.

Kiel vi nomas ĝin en via propra lingvo?

Japanoj nomas ĝin "yuki daruma", neĝa Bodidarmo. Bodidarmo estas la nomo de la sankta bonzo, kies figuro sur pentraĵo estas tre simila al du buloj kunmetitaj, tial oni nomas ĝin intime neĝa Bodidarmo.

Koreoj diras "nun saram" - neĝa homo, same kiel en Esperanto.

En klasikaj verkaĵoj multe aperas neĝo. La sekvanta verso estas verkita antaŭ cent jaroj, en 1911, far Eduka Ministerio de Japanio, kun kanto por infanoj.

- Neĝo -

Venu neĝo, venu hajlo,
falas, falas ĝis tavolo
montoj, kampoj neĝ-ĉapelas,
velkaj arboj pompas flore.

Venu neĝo, venu hajlo,
falas, falas, ne ĉesite,
hundoj kuras en ĝojego,
katoj sidas ĉe varmilo.

La sekvanta poemo estas de la fama poeto Mijoŝi Tacuĝi[Miyosi Tatuzi] en 1930. Aperantaj vortoj Taroo kaj Ĝiroo estas la nomoj de infanoj.

- Neĝo -






Taroo en la dormon,
tavolas neĝo sur tegment' de Taroo.

Ĝiroo en la dormon,
tavolas neĝo sur tegment' de Ĝiroo.

Ĉu vi sentis la koron de ilia patrino, regale kantas kaj parolas ĝis ilia endormiĝo?

Jen mi parolos iom pri koreaj filmoj kaj dramoj.

En la jaro 2005 aperis filmo "Aprila Neĝo" de la reĝisoro Ho Ĝino, tamen ĝi estis "Eliro" en la originala korea lingvo. Ho Ĝino antaŭe kreis la filmon "Aŭgusta Kristonasko", pri kio mi ankoraŭ havas ĉagrenon kontraŭ la uzo de "aŭgusto".
Li ankaŭ havas la filmon "Forpasas Printempaj Tagoj". Mi ne estas certa, ĉu li estas obsedia al sentimenteco de sezonoj.
Kaj ĉu vi konas la dramoreĝisoron Jun Sokho, kiu kreis serian sezondramaron?
Li kreis dramojn de kvar sezonoj, jarvice, "Aŭtuna Fabelo", "Vintra Amkanto", "Somera Odoro", kaj "Printempa Valso".
En Japanio "Vintra Amkanto" estis konata kiel "Vintra Sonato", kio vokis grandan entuziasmon kaj ŝaton al koreaj geaktoroj, kaj kio ĉefe kondukis aĝajn japaninojn al Koreio-furoro.
Jes, "Vintra Amkanto" estas bone planita dramo. Ni povus facile rememori starantan amatinon en neĝblovado – tiu sceneto estis belege korŝira ĝis frosto.

Tamen mi ŝatas "Someran Odoron", pli ol ĝi, ĉar mi povas senti ĉarman junecon kaj freŝecon en korŝanceliĝo de personoj, ne pro la kialo, ke ekrano estas ĉiam abunda je verdaĵo – simbolo de Esperanto. Kiel vi opinias? Kaj kion vi amas?

Radio Ĉerizo finas ĉi fojan programon – neĝo. Radio Ĉerizo dankas pro via multaj aŭskultoj, kaj esperas daŭrigan aŭskultadon. Nun ĝis reaŭdo.

De la suda Japanio parolis Belmonto

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin