Programo (Julio 13)
Memore al la 100a datreveno de la forpaso de la iniciatinto de Esperanto, Lazaro Ludoviko Zamenhof, vespere de la 13a de aprilo en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, Pekina Esperanto-Asocio organizis la malferman aktivaĵon "Krei amikan ponton inter junuloj". Dume ĉeestantoj aprecis la filmeton "Mi Soifas", kiu partoprenis la konkurson de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo".

