Maljuna avo kaj nepo rekomendita de Stano

(GMT+08:00) 2017-04-14 22:01:40     Redaktoro:esperanto
Maljuna avo kaj nepo


(Fabelo de la fratoj Grimm)

Estis iam viro maljuna kiel la mondo. Liaj okuloj ne vidis klare, surdaj estis la oreloj kaj la genuoj tremis. Kiam li sidis ĉe la tablo li apenaŭ povis teni la kuleron, disverŝis supon sur la tablotukon kaj eĉ iafoje ĝi refluis el lia buŝo. Tio estis abomena por lia filo kaj bofilino kaj fine ili sidigis la maljunulon en angulon post la forno kaj donis al li manĝaĵon en argila pladeto kaj neniam sufiĉe; li malĝoje rigardis al la tablo kaj liaj okuloj fariĝis malsekaj. Foje liaj tremantaj manoj ne povis teni la pladeton, ĝi falis teren kaj rompiĝis. La juna virino insulte lin riproĉis, li diris nenion. Oni aĉetis al li lignan pladeton por kelke da heleroj, kaj de tiu tempo li devis manĝi el ĝi. Foje kiam ili sidis en la ĉambro, ili vidis, ke la kvarjara nepeto kunmetas sur la planko lignajn tabuletojn.

"Kion vi faras?," demandis la patro.

"Mi faras trogeton," respondis la infano, "el ĝi manĝos paĉjo kaj panjo, kiam mi estos granda."

La geedzoj momenton rigardis unu la alian, ekploris kaj tuj ili alkondukis la avon al la tablo. De tiu tempo ili manĝis kune kun li kaj ne riproĉis lin, se li iom disverŝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin