Karavano "Teo kaj Amo" en urbo Zhenjiang

(GMT+08:00) 2018-01-09 11:08:25     Redaktoro:Ĝoja

 La 19an kaj la 20an de oktobro en la jaro 2017 la karavano "Teo kaj Amo", konsistanta el esperantistoj el Rusio, Ĉeĥio, Ĉinio, Usono kaj Slovakio vizitis Baotalu-Elementan Lernejon de la urbo Zhenjiang.

  Dume lernejanoj spektis filmetoj de "Teo kaj Amo", prezentis voĉlegadon kaj ludis tradician muzikon de Ĉinio. La lernejo Baotalu havas tradicion de Esperanto-edukado. Estro de la lernejo s-ro Xu Qiang konigis, ke en la jaro 1993 la lernejo komencis kurson de Esperanto kaj fondis grupon pri Esperanto. Lastajn jarojn la lernejon vizitis esperantistoj ĉinaj, usonaj, koreaj, francaj, italaj, britaj kaj brazilaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin