La unua intima kontakto

(GMT+08:00) 2018-03-07 15:02:17     Redaktoro:Ĝoja

La unua intima kontakto
Unua rilato inter teo kaj homo


Shennong (dekstre) estis la inventinto de agrikulturo kaj medicino en legendoj


Kial oni deduktis, ke Shennong estas la unua homo, kiu trovis teon? La Libro pri Teo, la unua libro pri teo, verkita de la ĉina te-sanktulo Lu Yu, notas, ke Shennong estas la unua homo, kiu uzis teon kiel trinkaĵon. Tial te-kulturaj studantoj de generacio al generacio atestis, ke komenciĝis la rilatoj inter teo kaj homo en la pratempo de Shennong antaŭ pli ol kvin mil jaroj.

Oni ofte unuafoje vidas la „brilan" legendan figuron de Shennong en ilustraĵoj de klasikaj verkaĵoj. Ankaŭ en ekspoziciejo pri te-historio de la Ĉina Muzeo pri Teo ekzistas iu lignogravura bildo, kies aŭtoro estas nekonata. En tiu ĉi bildo, Shennong estas mezaĝulo, grandaj okuloj estas sub densaj brovoj kaj la barbo kaj hararo estas densaj, li sin vestas per bestofelo kun du bovaj kornoj sur la kapo.

En la bildo Shennong ne havas tranĉdentojn, en liaj manoj estas folioj. Oni diris, ke estas te –folio en lia dekstra mano, kaj ĝin Shennong maĉas.

En la Libro pri Teo Lu Yu diris, ke Shennong estas unu el la tri grandaj legendaj personoj historie (Oni ĝenerale opinias, ke la aliaj du estas Fuxi kaj Huangdi). Shennong ankaŭ estas titolita Yandi (炎帝), la ĉina ideogramo Yan (炎) konsistas el du ideogramoj Huo (火), kiu signifas fajron, kaj similas al la ĉina ideogramo Guang(光), kiu signifas brilon. Tial en pratempa legendo Shennong estas Dio Suno. Eble vi jam scias, ke ĉinoj estas titolitaj posteuloj de Yandi kaj Huangdi, jes, tie Yandi ĝuste estas Shennong.

Laŭlegende antaŭ pli ol kvin mil kvin cent jaroj ĝis ses mil jaroj Shennong naskiĝis ĉe la rivero Jiang en la nuna urbo Baoji de la Shaan'xi-provinco, nordokcidenta Ĉinio. Kiel aliaj granduloj en legendoj, de la naskiĝo Shennong estis eksterordinara. Lia avino estis Nvwa, kiu en legendo kreis la mondon kaj homaron. Iufoje en ekskurso la patrino de Shennong, s-rino Nvdeng vidis gigantan ŝtonan drakon, kaj emociita ŝi estis gravedita, poste naskis Shennong.

Laŭ la libro pri ĉina ĝenerala historio titolita Gangjian, la patro de Shennong estis nomata Shaodian, la ĉefo de la tribo Youxiong en la primitiva socio. Laŭ legendo, Shaodian edziniĝis kun Nvdeng kaj ŝia pli juna fratino, la pli juna fratino naskis Huangdi, la frato de Shennong. Tri tagojn post sia naskiĝo Shennong ekparolis, kvin tagojn ekpaŝis kaj sep tagojn posedas ĉiujn dentojn, kaj en sia tri-jaraĝo li ja sciis plantadon. Nature tia ĉi talenta knabo ĝenerale plaĉas al homoj, sed Shennong estis male. Pro lia malbona aspekto – homo kun bovokornoj – kaj lia kolerema temperamento, la patro Shaodian ne ŝatis sian filon Shennong kaj lasis lin kun la patrino Nvdeng sole vivi ĉe la rivero Jiang, pro tio Shennong donis al si la familian nomon Jiang.

Adolta Shennong altis je preskaŭ tri metroj, havis drak-vizaĝon kaj grandan buŝon. Li fariĝis gvidanto de pratempaj triboj kaj estas nomita Yandi. Laŭ legendoj li estis la inventinto de agrikulturo kaj medicino, tiam prospere disvolviĝis neolitiko, maturiĝis primitiva bredado kaj agrikulturo, kaj Shennong estis reprezentanto de la antikvaj saĝuloj. La Libro de Ŝanĝoj notas, ke Shennong inventis agrikulturajn instrumentojn kaj instruis al antikvuloj plantadon. Samtempe li lertis en medicino kaj havis la titolon „fondinto de medicino".

Oni ofte rilatigas Shennong kun teo, ĉar laŭ ĉinoj ankaŭ teo estas medicinaĵo kaj eĉ la plej grava medicinaĵo. Multaj historiaj libroj, inkluzive de la Libro pri Teo, notas legendojn pri Shennong kaj teo.

Legendo unu: Iutage plukante sovaĝajn florojn kaj herbojn Shennong ekmaĉis iun herbon, tuj liaj gorĝo sekis, lango fariĝis sensenta, kapo turniĝis kaj li vertiĝis. Forĵetinte sian sakon li ekripozis kuŝe sur la tero kaj dorse kontraŭ granda arbo. Subite li flaris iun freŝan odoron pro venteto. Levinte la kapon li vidis falantajn foliojn de sur la arbo. Kun miro li prenis unu kaj enbuŝigis, kaj malrapide maĉis ĝin. Komence la odoro estis amara, sed poste ia dolĉa. Estis mirinde, ke post manĝo la gorĝo malsekiĝis, lango iĝis resentema, kapo kaj okuloj pliboniĝis, unuvorte li revigliĝis. Shennong serioze esploris la folion, kiu tute malsaman ol aliaj en formo, vejno kaj rando. Li prenis kelkajn hejmen kaj provis boligi akvon kun ili, rezulte la trinkaĵo ege bone efikis. Tial Shennong nomis la arbon Teo, ĉina ideogramo 茶. Per te-folioj Shennong sin sentoksigis, kio estas la ĝenerala diro pri la origino de la kutimo trinki teon en Ĉinio.

Legendo du: La ventro de Shennong estis kristala kaj travidebla. Glutinte iun folion Shennong vidis, ke la folio foje kaj refoje frotpurigis la stomakon kaj inteston, rezulte ĉiuj toksoj estis eliminitaj. Tial Shennong nomis la planton kun tiu ĉi folio CA (擦froto), kio signifas „frotpurigon", la prononco estas CA, kio estas la origino de la prononco de Teo (茶), kies prononco estas Cha.

Legendo tri: Sekvis malantaŭ Shennong legenda animalo, hidropoto (獐), kies ventro estis travidebla. Iutage ĝi manĝis krotonon, kiu kaŭzis laksadon. Shennong lasis ĝin ripozi sub iu arbo kun verdaj folioj. Unu nokton poste, la hidropoto resaniĝis: Ĝi trinkis roson falintan de folioj de la arbo. Shennong persone gustumis ĉi tiun folion kaj sentis sin freŝa, tial li ekgvidis homojn planti la arbon, ja la hodiaŭan te-arbon. Ankaŭ popularas kanto pri tio en Ĉinio:

Te-arbon Shennong ekplantis,

Blankaj floroj staras inter folioj,

Te-arbo kreskas kontraŭ nuboj, nebulo, vento kaj pluvo,

Teo farita de freŝaj folioj sentoksigis ĉiun kaj plaĉas al ĉiuj.

Legendo kvar: Sub la ĉielo Shennong boligis akvon, iu folio hazarde falis en la akvon kaj restis tie dum iom da tempo. Flarinte agrablan odoron, Shennong decidis provi la trinkaĵon. Ĝi havis neatenditan bonan guston. Do naskiĝis la plej ŝatata trinkaĵo teo.

Legendo kvin: Por efike kuraci malsanulojn, Shennong persone grimpis sur montojn, plukis herbojn, kuiris la herbojn kaj manĝis ilin por taksi iliajn efikojn. Iutage Shennong amasigis herbojn laŭ iliaj utiloj kaj boligis akvon sub granda arbo. Kiam li turnis sin por preni herbojn, kelkaj folioj falis en la akvon, kaj la freŝa aromo blovetis al Shennong. Shennong miris kaj vidis, ke la akvo verdflaviĝis. Trinkinte ĝin li refreŝiĝis korpe kaj anime. Shennong prenis folion el la akvo kaj detale observis ĝin, sed ne trovis arbon kun samaj folioj najbare. Poste, Shennong kaj esploradis funkcion de la folio kaj serĉadis arbon kun tiaj folioj. Finfine en montaro li trovis kelkajn sovaĝajn arbojn kun tiaj folioj, kaj la trinkaĵo farita el la folioj estis sama. La trinkaĵo utilis al malsoifigo, diurezigo kaj sentoksigo, estis rigardata bona medicinaĵo por sano. La arbo ĝuste estis te-arbo kaj la trinkaĵo, teo.


Legendoj estas tiel mirindaj kaj Shennong estas tiel magia persono sen sciencaj atestoj. Tamen mi povas diri, ke Shennong eble estas la simbolo de tiamaj tribaj gvidantoj, kaj mi povas ankaŭ certi, ke en la ĉina sudokcidenta primitiva arbaro vivas daŭrfolia planto, de la genro de kamelio. Konvenas al realo en la primitiva socio tio, ke por distingi manĝeblajn plantojn gvidantoj kaj sorĉisto-kuracistoj persone provis herbojn, tial trovis te-foliojn.

Legendoj pri Shennong enkorpigas la originon de la rilatoj inter teo kaj homo kaj montras la transiron de la ĉina primitiva socio de plukado, fiŝado, ĉasado al plantado. Fakte oni ĉiam opinias, ke de Shennong originas aĵoj rilataj al plantado kaj agrikulturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin