Ĉi-jare la 18-a de februaro estas la ĉina Printempa Festo. Laŭ ĉina tradicia kalendaro, ĝi estas komenco de la nova jaro, kaj ankaŭ estas la plej grava festo por ĉinoj. En la novjara festado oni prezentas diversajn popolajn sportojn.
Ĝenerale ĉinaj tradiciaj festoj implicas enhavon de la popola sporto. Kiel kultura formo aparta en la vivo de ĉinoj, la popola sporto originis kaj evoluis en diversaj festoj. Ekzemple en la festo Qingming (tago por memori forpasintojn), oni kutime vizitas kamparon, ludas trapezon aŭ kajton; somere en la Drakboata Festo oni okazigas tradician remadon; aŭtune en la Festo de Duobla Naŭo (por maljunuloj) oni montgrimpas, kaj same ankaŭ en la Printempa Festo oni havas aranĝon pri diversaj popolaj sportoj.
En la suda parto de Ĉinio popularas la popola sporto Qianghuapao. Tiu ĉi ludo estas simila al rugbeo kaj multe plaĉas al popolanoj de la naciminoritatoj Dong, Zhuang, Yao, Miao kaj ankaŭ al hanoj. Antaŭ la ludo oni okazigas solenan ceremonion. Multaj virinoj sin ornamas per belaj vestoj por spekti la spektaklon, kaj viroj zorge sin preparas por partopreni en la ludo. Post kiam juĝisto per kanontubo pafas al aero feran ringon, ornamitan per koloraj rubandoj, membroj el du teamoj komencas konkurakiri la ringon, sub ŝirmado de siaj kolegoj la gajninto klopodas trarompi blokadon de rivaloj. Tiu, kiu sukcese portas la ringon al difinita loko, gajnas la ludon.
En la Printempa Festo ĉinoj ofte prezentas leono-dancon. Tio eble estas konata en diversaj landoj kaj regionoj, ĉar dum la Printempa Festo en ĉinaj urbetoj de diversaj lokoj oni prezentas leono-dancon, kaj ankaŭ en iuj filmoj pri ĉina luktarto ofte aperas sceno de tiu ĉi ludo. Wei Xiaokang, profesoro pri ĉina folkloro, konigis al ni la originon de la leono-danco. Laŭ legendo, pratempe en la meza regiono de Ĉinio ofte aperis pesto, kaj sennombro da homoj mortis pro la katastrofo. Ĉiufoje sekve de la pesto aperis ankaŭ besto, nomata Jaro, kiam aperis tiu ĉi besto kvazaŭ trondro, la pesto tuj malaperis. Tial oni opiniis la beston tre utila. En libera tempo oni per bambuoj kaj koloraj rubandoj plektis objekton laŭ la formo de tiu ĉi besto, kaj ludis ĝin en akompano de instrumentoj antaŭ la pordo de diversaj familioj por preĝi pri favoro. Kun tempopaso oni trovis, ke la besto Jaro estas simila al leono. Tio estas la origino de leono-danco.
Krome en Ĉinio popularas ankaŭ drako-danco, ĉar drako estas rigardata kiel simbolo de la ĉina nacio. En la Printempa Festo, prezentado de drako-danco estas tradicia aranĝo. Laŭ historia materialo, drako-danco naskiĝis antaŭ 2 000 jaroj. En la frua periodo oni ludis tiun ĉi dancon en ceremonio por memori praulojn kaj preĝi pri pluvo, iom post iom tiu ĉi ludo fariĝis popola sporto.
Nuntempe drako-danco kaj leono-danco estas hereditaj de eksterlandaj ĉindevenuloj. En ĉinaj festoj kaj gravaj celebradoj oni ludas tiujn ĉi dancojn por krei orientan atmosferon. |