china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kane
(GMT+08:00) 2007-04-16 16:32:21

Mi estas Yu Rongkang. Antaŭ 30 jaroj, kiam mi estis mezlernejano, mi legis en ĵurnalo novaĵon pri Universala Kongreso de Esperanto, kiu tuj vekis mian scivolon, tamen mi ne sciis kia lingvo estas Esperanto. Ĝi restis kiel enigmo en mia cerbo ĝis mi ricevis lernolibron post pluraj jaroj. Kortuŝite de granda animo kaj nobla ideo de Zamenhof mi komencis lerni tiun ĉi lingvon. Mi dediĉis liberan tempon al la lernado en multaj jaroj. Esperanto helpis al mi klerigi min mem kaj koni la mondon. Mia penado ricevis rekompencon en 2004, dungite de Ĉina Radio Internacia mi eklaboris en Esperanto-Sekcio. Konfuzio diris: "Ĉu tio ne estas plezura, ke oni lernas ion kaj konstante metas ĝin en praktikon?" Jes, mi estas tre kontenta pri mia laboro. Estante redaktoro, responda pri la sporta kanalo de nia retpaĝaro, mi klopodas prezenti al niaj legantoj interesajn artikolojn. Eble vi jam trovis, ke nia retpaĝaro havas novajn funkciojn, kiujn ni instalis ĝuste por interaktiveco de la legantoj. Viaj komentoj ĉiam estas bonvenaj.
Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040