china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekina Olimpika Sportcentro (foto)
(GMT+08:00) 2007-08-28 16:01:11

La Pekina Olimpika Sportcentro estas konstruita en 1987. Ĝi konsistas el stadiono kaj gimnastikejo. Nun oni grandigas ĝin por la Pekinaj Olimpikoj. Venontajare en ĝi okazos matĉoj de moderna pentatlono kaj manpilka konkurso de la Pekinaj Olimpikoj.

Enirinte la Olimpikan Sportcentron tra la orienta pordo oni unue vidas la gimnastikejon. Ĝi havas arĝentan aspekton kaj ĉinstilan tegmenton kun konstruaĵa areo de ĉirkaŭ 30 mil kvadrataj metroj kaj povas samtempe akcepti pli ol 5 700 spektantojn.

La stadiono troviĝas en la mezo de la Olimpika Sportcentro. Venontajare en ĝi okazos ĉevalkonkurso kaj vetkurado de moderna pentatlono de la olimpikoj. Oni provizis la stadionon per plasta kurejo, aparatoj de optikfibra komunikado kaj aliaj ekipaĵoj. En la jaro 1987 Pekino konstruis tiun ĉi stadionon por la 11-a Azia Sportkunveno, kun la areo de ĉirkaŭ 20 kvadrataj metroj kaj 18 mil sidlokoj. Nun oni grandigas ĝin por la olimpikoj. Post la grandigo, la konstruaĵa areo atingos 37 mil kvadratajn metrojn, kaj la nombro de sidlokoj duobliĝos. Krome la stadiono posedos mondklasajn sistemojn de aŭtomata ŝpruca irigaciado, fajroestingo kaj sekureca gardo.

La rekonstruado estas tre malfacila. Por grandigi la stadionon unue oni devis malkonstrui multajn malnovajn domojn, tamen tiu ĉi tasko estas tre peza kaj malfacila. Ofte la konstruotaj partoj strukture ligiĝas kun la konservotaj, kaj pro tio oni ne povis uzi trandician eksplodigon. Por solvi tiun ĉi problemon oni praktikis tranĉadon de diamanta dratsegilo. Per tiu ĉi segilo oni facile detranĉis ŝtalajn partojn de la strukturo, tial oni maksimume protektis la konservotan strukturon.

Post la malkonstruo oni komencis konstrui novajn instalaĵojn sur ŝtalbetona bazo, konstruita en la 80-a jaroj, tamen oni timis pro la sekureco. Poste oni provizis ĉefstrukturon de la stadiono per 144 apogiloj. La tuta rekonstruo baldaŭ plenumiĝos.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040