La 13-an de decembro en Pekino inaŭguriĝis Granda Finalo de la Turneo de Internacia Tablotenisa Federacio. Tiutage okazis 8 solludaj matĉoj kadre de la finalo. Kvin ĉinaj sportistoj, partoprenantaj la matĉojn, respektive venkis propran rivalon.
La plej alloga matĉo okazis inter ĉina sportisto Ma Lin kaj japana ludisto Kan Yo. Ma Lin venkis la lastan per 4 kontraŭ 0. La 15-an en kvaronfinalo li ludos kontraŭ fama germana ludisto Tim Boll, kiu tiutage venkis samlandanon Dimitrij Ovtcharov.
En matĉo de la virina solludo ĉina sportistino Zhang Yining, gajninto de la solluda ĉampioneco de la Atenaj Olimpikoj, venkis honkong-an rivalon Tie Yana per 4 kontraŭ 3. |