La 17-an de decembro en sia ĉefstabejo en Londono la Internacia Tenisa Federacio proklamis Mondajn Ĉampionojn de la jaro 2007 respektive por la svisa ludisto Roger Federer kaj la belga ludistino Justine Henin.
En la jaro 2007 Roger Federer ricevis 8 ĉampionecojn inkluzive tiujn de la Aŭstralia, Vimbledona kaj Usona Konkursoj, tiel li jam 12-foje efektivigis la grandan ŝlemon. Li sinsekve 4-afoje ricevis la mondan titolon.
Justine Henin ĉi-jare gajnis 10 konkursojn inkluzive la Francan kaj Usonan kaj jam 7-foje atingis la grandan ŝlemon. Tio estas la 3-a fojo, ke ŝi elektiĝis kiel la Monda Ĉampiono. |