china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina futbala teamo defios la irakan (foto)
(GMT+08:00) 2008-02-01 13:45:13

Vespere je la 8-a horo ĉina futbala teamo ekveturis de Kantono al Dubai, orienta urbo de Federacio de Arabaj Emirlandoj. Tie la ĉina teamo faros lastan preparon por la matĉo kun la iraka teamo, okazonta la 6-an de februaro kadre de la azia konkurso por kvalifiko de la Mondpokalo, 2010. Li Weifeng, kapitano de la teamo, kiu vundiĝis en matĉo, diris, ke li mem ne scias ĉu li povos partopreni la matĉon.

Posttagmeze de la 29-a la ĉina teamo faris ekzercan matĉon. Ankaŭ Li Weifeng partoprenis la matĉon. Li diris, ke de la lasta semajno li klopodas sin resanigi, tamen li sentis sin ne tre bone. Respondante al la demando pri la okazonta matĉo, li diris: "Mi ne estas certa, ĉu mi partoprenos la matĉon. Unue mi devas venki la psikan problemon, ĉar mi jam kelkfoje vundiĝis. Kiel la meza arierulo mi estas necesa al la teamo por kapŝoto en la matĉo, tamen antaŭ ĉio mi devas veki min katenatan pro la vundo."

Vladimir Petrovic Pizon, ĉeftrejnisto de la ĉina teamo el Serbio, diris al raportisto, ke li jam faris planon pri formacio por la matĉo, tamen li ne volas malkaŝi ĝin. Li emfazis, ke inter membroj de la teamo estas neniu distingo por la unua vico aŭ substituo, tamen mi difinos la formacion laŭ malsamaj rivaloj; ĉiu el niaj teamanoj povos ricevi ŝancon por unuavica ludo, se ili klopodos.

Antaŭ la 3-a ĉi-monate, Zheng Zhi, Sun Jihai kaj Dong Fangzhuo, kiuj servas kiel profesiaj ludistoj en britaj kluboj, renkontiĝos kun la teamo en Dubai. Vladimir Petrovic Pizon diris, ke li estas konvinkita pri ilia kapablo, kaj post du-taga akordigo kun la teamo ili bone kunfandiĝos kun la teamo.

Wei Shaohui, estro de la ĉina teamo, diris, ke la iraka teamo atingis Dubai antaŭ 10 tagoj, tial kompare kun ĝi ni alvenis nefrue; post la trejna periodo niaj teamanoj estas pretaj por la malfacila matĉo, kaj nun ni devas rapide bonigi la fizikan kaj psikan staton.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040