La 17-an de marto, Majed Al Qatarneh, ĝenerala sekretario de la Jordania Olimpika Komitato, laŭdis Ĉinion pro ĝia preparado por la Pekinaj Olimpikoj, kaj esprimis, ke Jordanio subtenas Pekinon sukcese okazigi la olimpikojn kaj oponas bojkoton kontraŭ la olimpikoj.
Majed Al Qatarneh esprimis, ke Ĉinio dediĉis grandan klopodon al sukcesa okazigo de la Pekinaj Olimpikoj, la preparado superis atendon kaj postulon de la mondo kaj la atingo estas rimarkinda; same kiel Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, diris en la Monda Konferenco pri Virinoj kaj Sporto, okazinta plifrue en Jordanio, ke Pekino akiris gravan progreson en la plibonigo de medio kaj altigo de aerkvalito. |