china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekinaj Olimpikoj evidentigas komercan valoron (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-25 17:05:16

Kun komenciĝo de la torĉa stafetado la Pekinaj Olimpikoj malfermas sian kurtenon, kaj samtempe evidentiĝas granda komerca valoro de la olimpikoj.

Jam 63 entreprenoj estas konfirmitaj kiel sponsoroj de la olimpikoj. Heiberg, prezidanto de Merkatada Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato, taksis, ke laŭ la nombro kaj liverita sumo de sponsoroj, la Pekinaj Olimpikoj estos unu el la plej sukcesaj, eĉ se ĝi ne estos la plej profita.

Multaj sponsoroj akiris grandan disvolvan spacon utiligante la Pekinajn Olimpikojn. Michael Payne, eksdirektoro de merkatado de IOK, opiniis, ke tio estas neevitebla rezulto, ĉar la ĉina ekonomio troviĝas en la periodo de rapida kresko kaj olimpikoj unuafoje okazos en Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040