china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio, grava forto en konkursa sporto de la mondo
(GMT+08:00) 2008-10-10 11:46:46

La konkursa sporto celas ĉefe eminentan atingon kaj gajnon kaj ankaŭ estas rigardata kiel rivalado de la nacia forto kaj nacia spirito en paca epoko. En la ĵus finiĝintaj Pekinaj Olimpikoj, la ĉina teamo gajnis 51 orajn, 21 arĝentajn kaj 28 kuprajn medalojn kaj okupis la unuan lokon per la nombro de oraj medaloj. En la lastaj 30 jaroj de la reformado kaj malfermo Ĉinio jam fariĝis grava forto en la konkursa sporto de la mondo.

En la jaro 1978 Ĉinio komencis sian politikon pri reformado kaj malfermo. En la dua jaro Ĉinio revenis al la olimpika familio kaj poste partoprenis en ĉiuj sep Olimpikoj de post la Los-Anĝelesaj Olimpikoj en 1984. Erudiciulo el la Pekina Sporta Universitato doktorino Zhang Maomao esprimis, ke la vasteco de fortaj branĉoj estas grava normo por mezuri la potencon de la konkursa sporto. En la Pekinaj Olimpikoj, la ĉina teamo akiris senprecedencan atingon rilate al la skalo kaj punktoj pri oraj medaloj.

"En la Pekinaj Olimpikoj, la ĉina teamo partoprenis en ĉiuj 28 konkursaj objektoj kaj akiris 51 orajn medalojn de 17 objektoj, kiuj estas la plej multaj inter la 7 Olimpikoj partoprenitaj de Ĉinio post la jaro 1984."

Estro de la ĉina Ŝtata Ĝenerala Sporta Administracio sinjoro Liu Peng konigis, ke la eminenta atingo akirita de la ĉina teamo en la Pekinaj Olimpikoj dependas, krom la propra klopodado, de la entuziasma helpo kaj energia subteno de la internacia sporta rondo. Pro la reformado kaj malfermo en la lastaj 30 jaroj ĉinaj sportistoj iras al la mondo, ili lernas, sin ekzercas kaj helpatas, tio akcelas altigon de konkursa nivelo kaj memfido. Li diris, ke en ĉinaj diversaj sportistaj grupoj laboras multe da trejnistoj el aliaj landoj kaj regionoj. Dank' al ili, multe progresas iuj sportaj branĉoj de Ĉinio. Li esprimas dankon al ili:

"En la ĉina olimpika teamo estas 38 fremdlandaj trejnistoj. Ili diligente laboras kaj faras pozitivan kontribuon al la ĉina konkursa sporto kaj ankaŭ alportas la amikecon de la propraj landoj. Ni esprimas al ili elkoran dankon."

Dum la mallonga tempo de 16 tagoj de la Pekinaj Olimpikoj, la mondo atestis la rapidan disvolviĝon de la ĉina konkurso-sporta potenco. En la lastaj 30 jaroj en la monda konkurso-sporta rondo Ĉinio fariĝis nemankigebla grava forto kaj ne estas plu silenta observanto. Doktorino Zhang Maomao esprimis, ke kvankam ekzistas pluraj kialoj por tio, tamen la fundamenta movforto de potenciĝo de ĉina sporto kuŝas en leviĝo de la ĉina sinteza forto.

"Sporto prosperiĝas el potenciĝo de la ŝtato. Oni povas diri, ke la politika stabileco, ekonomia rapida disvolviĝo kaj socia harmonia disvolviĝo, precipe la grandega atingo de la reformado kaj malfermo en la lastaj 30 jaroj estas la bazo kaj fundamenta movforto de rapida disvolviĝo de la ĉina sporta afero."

Samtempe kun altiĝanta nivelo de la ĉina konkursa sporto, ĉinoj havas novan komprenon pri la konkursa sporto. En la Pekinaj Olimpikoj, ĉinaj spektantoj aplaŭdis ne nur al la ĉinaj sed ankaŭ al alilandaj sportistoj kaj montris pli da indulgemo al malsukceso kaj misfaro de ĉinaj sportistoj. Ĉio ĉi ne nur kreas bonan medion al la ĉina konkursa sporto, sed ankaŭ montras la progresadon de la tuta socio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040