china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Evidente altiĝis konstitucio de ĉinoj en lastaj 30 jaroj
(GMT+08:00) 2008-12-01 14:46:01

Post ekpraktiko de la reformado kaj malfermo Ĉinio multe progresis en diversaj aferoj. Pro la boniĝo de la vivkondiĉo ĉinoj pli multe atentas la sanon ol antaŭe kaj konscias la gravecon de sporto kaj konvena dieto. La ĉina registaro redaktis planon pri korpkonstruado de la loĝantaro por levi la sanstaton kaj plilongigi la vivdaŭron de la loĝantaro.

En la jaro 2001 la Ŝtata Sporta Administracio, Ministerio por la Sano, Ŝtata Statistika Buroo kaj aliaj departementoj komencis la enketon pri konstitucio de la loĝantaro en la tuta lando kaj publikigas la rezulton en ĉiu kvina jaro. Laŭ bulteno de la lasta enketo, 13,8% de la loĝantaro havas tre bonan konstitucion, pli multe je 1,5 procentpunktoj ol en la jaro 2000, kaj 12,8% de la loĝantaro ne konformas al la baza nivelo, pli malmulte je 0,1 procentpunkto ol en la jaro 2000.

Xu Chuan, vicdirektoro de la departemento pri la popola sporto sub la Ŝtata Sporta Administracio, diris, ke la sporta populacio ampleksas tiujn, kiuj ĉiusemajne praktikas sporton en meza aŭ pli alta intenso almenaŭ 3-foje dum pli ol 30 minutoj. Kvanto de sporta populacio spegulas konstitucion de la loĝantaro. En Ĉinio la sporta populacio okupas 33,9% de la loĝantaro en la aĝo inter 7 kaj 70 jaroj, pli multe je 2,5 procentpunktoj ol en la jaro 1996. Xu Chuan diris, "De post ekpraktiko de la reformado kaj malfermo, precipe de la lastaj pli ol 10 jaroj la popola sporto tre viglas. Pro senĉesa disvolviĝo de la popola sporto la konstitucio kaj sanstato de amasoj multe boniĝis. Estas evidente, ke sporto ludas rimarkindan rolon por altigi konstitucion de la loĝantaro kaj akceli konstruadon de la socialisma spirita civilizacio."

De la 1980-aj jaroj la staturo de ĉinaj knaboj kaj knabinoj en la aĝo inter 7 kaj 17 jaroj averaĝe altiĝis respektive je 6,9 kaj 5,5 centimetroj, kaj la korpo estas pli peza respektive je 6,6 kaj 4,5 kilogramoj. En ĉiu deka jaro Ĉinio faras enketon pri nutriteco de la loĝantaro. Laŭ la freŝa enketo en la jaro 2002, kompare kun tiu en la jaro 1992, la averaĝa staturo de infanoj kaj junuloj aĝantaj inter 3 kaj 18 jaroj plialtiĝis je 3,4 centimetroj, kaj la proporcio de oftaj malsanoj inter lernantoj evidente malaltiĝis.

En Ĉinio kamparanoj okupas plejparton de la loĝantaro. De la jaro 2007 la ĉina registaro asignas 3 miliardojn da juanoj por konstrui sportejojn en 100 000 vilaĝoj. Tiu ĉi rimedo profitigos 150 milionojn da kamparanoj. Por akceli regulan sportadon de kamparanoj Ĉinio okazigis en la jaro 1988 la 1-an tutlandan kamparanan sportkunvenon. Nun tiu ĉi sportkunveno okazas en ĉiu kvara jaro. En la ĉina landinterno 31 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj havas propran kamparanan sportasocion.

Laŭ donitaĵoj de la ĉina popolnombrado en la jaro 1978, la averaĝa vivdaŭro de la ĉina loĝantaro estis 66,9 jaroj por la viroj kaj 69 jaroj por la virinoj, tamen en la jaro 1980 la averaĝa vivdaŭro superis 70 jarojn en plejparto de ĉinaj regionoj, kaj nun ĝi jam atingis 71,8 jarojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040