Vespere de la 12-a de januaro la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj anoncis en Zuriko, ke la portugala futbalstelo Cristiano Ronaldo estu Monda Futbalisto de la Jaro 2008 kaj la brazila sportistino Marta, la Futbalistino.
Ĉeftrejnistoj kaj kapitanoj de landaj kaj regionaj futbalteamoj faris la balotadon. 23-jara Cristiano Ronaldo ricevis la honoron per la gajno de 935 balotiloj, kaj por Marta tio estas la tria fojo en sinsekvaj tri jaroj. |