china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Nova ĉeftrejnisto gvidas ĉinan virinan volejbalteamon (foto)
(GMT+08:00) 2009-04-10 14:45:30

Cai Bin,  nova ĉeftrejnisto de la ĉina virina volejbalteamo

La posteno de ĉeftrejnisto de la ĉina virina volejbalteamo ĉiam estas specifa loko, ĉar la teamo gajnis oran medalon de kolektiva sporto el olimpikoj, la unuan por Ĉinio, kaj ĉampionis en 5 sinsekvaj mondaj konkursoj. La brila atingo inspiris kelkajn generaciojn de ĉinoj, kaj ĝuste pro tio ĉeftrejnisto de la teamo estas tre atentata. Post la Pekinaj Olimpikoj la teamo iris en la periodon por la Londonaj Olimpikoj kaj faris grandan ŝanĝiĝon de teamanoj kaj ĉeftrejnisto. Sankciite de la Ŝtata Sporta Administracio, la sekcio pri volejbalo decidis, ke Cai Bin estu la nova ĉeftrejnisto por la periodo de la sekvaj olimpikoj.

Cai Bin ne estas bone konata de multaj ĉinoj. Kial oni elektis lin por tiu ĉi grava posteno? Xu li, direktoro de la sekcio pri volejbalo sub la Ŝtata Sporta Administracio, diris, "Cai Bin havas multajn superecojn kaj riĉajn spertojn, kvankam li estas juna. Sed estas pli grave, ke en la pasintaj jaroj li trejnis multajn novulojn kaj faris grandan kontribuon por la teamo, krome, li tre bone konas la junajn teamanojn."

Same kiel dirite de Xu Li, Cai Bin estas evidente supereca kaj havas riĉajn spertojn el la trejnado, kvankam li estas nur 43-jara. En la jaro 1997 li ekservis kiel ĉeftrejnisto de la ŝanhaja virina teamo, kaj pro lia elstara laboro la teamo 4-foje ĉampioniĝis en la ĉina ligokonkurso kaj kelkfoje kroniĝis en la tutlanda ĉampionado kaj konkurso de la pokalo de Azia Volejbala Asocio. En la jaro 1999 li enoficiĝis kiel ĉeftrejnisto de la ĉina junulina volejbalteamo. En la pasintaj 10 jaroj, la ĉina junulina teamo plurfoje ĉampioniĝis en azia konkurso kaj gajnis medalojn el 4 sinsekvaj mondaj junulaj ĉampionadoj, kaj Cai Bin akumulis al si riĉajn spertojn el matĉoj kun diverslandaj junulaj teamoj. Li konfesis, ke la spertoj helpis al li akiri postenon de ĉeftrejnisto de la ĉina virina volejbalteamo. Li diris, "Mi konas tendencon de la volejbala disvolviĝo, ĉar en la pasintaj jaroj mi gvidis la junulinan teamon kaj renkontiĝis kun ĉiuj fortaj teamoj de la mondo."

Eble oni dubus pri la kapablo de Cai Bin, ĉar li neniam gvidis iun ajn teamon al la monda ĉampioneco. Fakte la ĉina junulina teamo neniam tro multe zorgas pri la rezulto de matĉoj. Ĝia ĉeftasko estas trejni kaj trovi eminentajn volejbalistinojn por la plenkreskula teamo.

La tasko por Cai Bin estas tre peza, ĉar li devas kontentigi ĉinajn fanojn, kiuj delonge havas tre altan atendon pri la virina volejbalteamo, kaj por li atingo de la eksa ĉeftrejnisto Chen Zhonghe estas tre malfacile superebla. La ĉina virina teamo sub la gvido de Chen Zhonghe denove kroniĝis en la Monda Pokalo de 2003 per la gajno de ĉiuj 11 matĉoj post la silento en 17 jaroj, kaj unu jaron poste la teamo ĉampioniĝis en la Atenaj Olimpikoj. Malgraŭ la brila atingo en la pasinteco ĉinoj atendas, ke la teamo sub la gvido de Cai Bin marŝos al nova venko.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040