china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Usona investo subtenas junulan basbalon de Ĉinio
(GMT+08:00) 2009-06-25 16:37:17

Huang Jianhua estas la unua ĉino aliĝinta al la oficistaro de la Nov-Jorka Biloborso. Maje de la kuranta jaro li fariĝis akciulo de la usona basketbala teamo Klevlandaj Kavaliroj. Li estas konata de bazbalaj fanoj, ĉar li estis investanto de la usona basbalteamo Nov-Jorkaj Jankioj.

Huang Jianhua (maldekstre)

Junie Huang Jianhua anoncis, ke la usona grupo QSL-Sporto komencos la kunlaboron kun la Ĉina Basbala Asocio. En la venontaj 15 jaroj la grupo ĉiujare investos milionojn da dolaroj por subteni disvolvon de la junula basbalo en Ĉinio. Huang Jianhua diris: "Estas konate, ke basbalo postulas teaman kunlaboron kaj kombinas sporton kaj saĝecon. Ĝi estas tre sukcesa precipe en Usono. Al la usona Basbala Ligokonkurso aliĝis eminentaj sportistoj el Japanio, Korea Respubliko kaj ĉina Taiwan. Mi esperas, ke la kunlaboro portos al Ĉinio usonajn spertojn por ke la usona sporto disvastiĝu kaj populariĝu en Ĉinio."

Basbalo postulas rapidon kaj forton, taktikon kaj kunlaboron, ĝustan juĝon kaj movlertecon. Ĝi estas tre taŭga por ĉinoj. En la usona Basbala Ligokonkurso aktivas multaj aziaj sportistoj, ekzemple japana eksterkampulo Hideki Matsui kaj ĉina ĵetisto de la teamo Nov-Jorkaj Jankioj. Huang Jianhua esperas ekspluati per la kunlaboro eminentajn ludistojn kaj meti firman fundamenton por longtempa disvolviĝo de tiu ĉi sporto en Ĉinio. Li diris: "La kunlaboro ne nur helpos al pli da geniaj sportistoj fariĝi steloj, sed ankaŭ liveros al granda nombro da ĉinaj junuloj la ŝancon de profesia trejniĝo."

Huang Jianhua diris, ke en la Pekinaj Olimpikoj bona ludo de la ĉina basbalteamo konvinkis lin fari la investon al la junula basbalado en Ĉinio. Li opinias, ke li atendas tujan profiton el la investo, sed direktas la okulojn al la estonteco, ĉar al Ĉinio necesas la baza konstruado por la populariĝo.

Li Gaochao, vicprezidanto de la Ĉina Basbala Asocio, diris, ke basbalo ne povas fariĝi unu el sportoj de la Londonaj Olimpikoj, 2012, kaj ĝia reveno al olimpikoj restas nekonata. Malhaŭso kaŭzita de la financa krizo alportas malavantaĝon al disvolvo de tiu ĉi ne-olimpika sporto. La Ĉina Basbala Asocio turnas sian energion al konstruo de bazaj instalaĵoj, precipe al trejnado de junuloj. Li diris: "Iu ajn sporto disvolviĝas surbaze de junuloj. Oni povas realigi daŭrigeblan disvolviĝon de la sporto kaj senĉese liveri al teamoj lertulojn, nur metinte firman fundamenton."

Laŭ interkonsento pri kunlaboro, la usona grupo QSL-Sporto liveros fonduson al la Ĉina Basbala Asocio por junulaj programoj, okazigos en Ĉinio trejnkursojn, sendos ĉinajn junulojn kaj trejnistojn al fremdaj landoj por lernado kaj okazigos diversnivelajn konkursojn. Krome ĝi helpos al la ĉina asocio ekspluati la enlandan merkaton kaj serĉi en- kaj ekster-landajn kunlaborajn partnerojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040