Programo (Julio 13)SONĜAJ SILUETOJ
幽 梦 影
verkita de ZHANG CHAO
(清)张潮
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
Ⅳ LA NATURO
宇宙万物
§4
§4-10
Jen kion la lunlumo faras: ĝi igas la konversacion pri la djan-o (sanskrite: dhyana) [zeno] ŝajni pli profunda kaj pli etera, la parolojn pri kavalirecaj glavistoj ŝajni pli romantikaj, la diskutadon pri poezio pli gustoplena kaj pli ĉarma, kaj la belulinon pli rava.
Komento:
En kontrasto, imagu la ĉeeston al bankedo en varmega tago, la sinprezenton al la imperia ekzameno en neĝa tago, kaj la alvizaĝon al tro pedanta klerulo en morna pluva tago!
【原文】
月下谈禅,旨趣益远;月下说剑,肝胆益真;月下论诗,风致益幽;月下对美人,情意益笃。
【原评】
袁士旦曰:溽暑中赴华筵,冰雪中应考试,阴雨中对道学先生,与此况味何如?
