Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §1-04

(GMT+08:00) 2017-12-06 11:22:38     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO UNUA

Feliĉa vagado en absoluta libero

逍遥游

 

§01

§01-04

Huizi diris al Zhuangzi: "La princo de la regno Wei donacis al mi kelkajn semojn de granda lagenario. Mi plantis ilin, kaj ili portis fruktojn tiel grandajn, kiel la mezuro de kvin dan-oj da greno. Uzate kiel vazoj por enteni likvon, ili ne estus sufiĉe fortikaj por enteni akvon aŭ supon. Se ili estus tranĉe duonigitaj, ili estus tro grandaj por esti uzataj kiel kuleregoj. Vere grandaj ili estis! Sed mi ne sciis kiel ilin uzi, mi do ilin disrompis."

惠子谓庄子曰:"魏王贻我大瓠之种,我树之成而实五石。以盛水浆,其坚不能自举也。剖之以为瓢,则瓠落无所容。非不枵然大也,吾为其无用而掊之。"

Zhuangzi diris: "Vi certe ne estas lerta en la uzado de grandaj objektoj. En la regno Song vivis iu homo, kiu inventis ungventon kontraŭ manohaŭta fendetiĝo. Dum generacioj lia familio sin okupis pri la silkolavado. Iu aliregnano aŭdis pri la ungvento kaj proponis prezon de cent pecoj da oro por la recepto. La Song-regnano kolektis siajn familianojn kaj diris: 'Dum generacioj ni faras silkolavadon kaj perlaboras nur kelkajn pecojn da oro. Nun ke en unu mateno ni povos akiri pecojn da oro per forvendo de la recepto, mi proponas, ke ni vendu ĝin al li.'

庄子曰:"夫子固拙于用大矣。宋人有善为不龟手之药者,世世以并辟光为事。客闻之,请买其方百金。聚族而谋曰:我世世为并辟光,不过数金,今一朝而鬻技百金,请与之。

"La aliregnano akiris la recepton kaj prezentis ĝin al la princo de la regno Wu, kiu tiam militis kontraŭ la regno Yue. La princo de la regno Wu faris lin komandanto de la militŝiparo. En la vintro li kondukis surakvan batalon kontraŭ la regno Yue kaj disvenkis ĝian armeon, kaj pro tio li estis rekompencita per parto de la okupita teritorio kiel feŭdo kaj ricevis titolon.

"客得之以说吴王。越有难,吴王使之将,冬与越人水战,大败越人,裂地而封之。

"La sama restis la efikeco de la recepto kontraŭ manohaŭta fendetiĝo, tamen per ĝi unu ricevis feŭdulan titolon, dum la aliaj, ĝin posedante, ĉiam restis silkolavantoj. Tio fariĝis ĝuste pro tio, ke ili uzis ĝin en malsamaj manieroj. Nun ke vi havus tiajn kolosajn botelkukurbojn, kial vi ne ligus ilin al vi ĉirkaŭ la talio kiel buojn dum via flosado sur la rivero aŭ lago, anstataŭ esti maltrankvila pri ilia trograndeco kaj senutileco? Ŝajnas al mi, ke via menso ankoraŭ ne estas sufiĉe lumigita."

"能不龟手一也,或以封,或不免与并辟光,则所用之异也。今子有五石之瓠,何不虑以为大樽,而浮于江湖。而忧其瓠落无所容,则夫子犹有蓬之心也夫?"

Huizi diris al Zhuangzi: "Mi havas grandan arbon, kiun oni nomas ailanto. Ĝia trunko estas tiel tuberplena, ke la ĉarpentisto apenaŭ povas apliki sian ŝnurliniilon al ĝi; ĝiaj branĉoj estas tordaj kaj neregulaj, ke ortilo apenaŭ povas esti uzata al ili. Ĝi staras sur la vojflanko, sed neniu ĉarpentisto volas ĵeti al ĝi eĉ unu rigardon. Nun viaj paroloj estas kiel mia arbo — tiel grandaj kaj senutilaj, ke neniu volas ilin aŭskulti."

惠子曰:"吾有大树,人谓之樗。其大本臃肿而不中绳墨,其小枝卷曲而不中规矩。立之途,匠者不顾。今子之言,大而无用,众所同去也。"

Zhuangzi diris: "Ĉu vi neniam vidis sovaĝan katon aŭ siberian mustelon? Ĝi kaŭras aŭ kuŝas sur la tero atendante sian predon. Orienten kaj okcidenten ĝi saltadas, evitante nenion altan, nek malaltan, ĝis ĝi estas kaptita en kaptilo aŭ mortas en reto. Koncerne la gruntbovon, kiu estas tiel granda, kiel nuboj pendantaj de la ĉielo. Ĝi, kvankam granda, ne povas kapti ratojn, nek musojn. Nun vi havas grandan arbon, sed vi estas maltrankvila pri ĝia senutileco. Kial vi ne plantas ĝin en la lando de la nenieco aŭ en vasta sovaĝejo? Flanke de ĝi vi povos plezure promenadi aŭ sub ĝi senzorge dormi. Neniu fraptranĉos ĝin per hakilo aŭ faros al ĝi malutilon. Kvankam senutila, ĝi tamen povas esti libera de ĉia malfeliĉo aŭ sufero!"

庄子曰:"子独不见狸生乎?卑身而伏,以候敖者,东西跳梁,不辟高下,中于机辟,死于网罟。今夫嫠牛,其大若垂天之云,此能为大矣,而不能执鼠。今子有大树,患其无用,何不树之于无何有之乡,广莫之野,彷徨乎无为其侧,逍遥乎寝卧其下。不夭斤斧,物无害者。无所可用,安所困苦哉!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin