Sen titolo (ĉar sen historio) (trad.) | Lao Yuan | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-04-08 14:31:21     Redaktoro:Li

Sen titolo (ĉar sen historio)

Verkis Lao She

Elĉinigis Lao Yuan

Homoj vivas por morgaŭo, ĉar la matenaj rosoj kaj la suno loĝas en iliaj memoroj. Se la pasintaj matenoj ĉiuj estus tiel mallumaj kaj fiaj kiel en infero, kial do oni sopiras al morgaŭo? Jes, ekzistas en la memoro ja suferoj kaj danĝeroj, tamen la espero envolvas la pasintan teruron en sukertegaĵon. Tio ŝajnas tragedio amara kun iom da dolĉa gusto. Ĉiaokaze, ĉio en la pasinteco jam ne povas esti plu movebla. Realeco signifas fidindecon. Necerteco de morgaŭo sin apogas sur la realeco de hieraŭo, dum nova sonĝo surbaziĝas sur la riparoj de la pasintaĵoj.

Sendube mi memoras ŝiajn okulojn. Ŝi mortis multajn jarojn antaŭe, sed ŝiaj okuloj ankoraŭ vivas en mia koro, ĉar ili gardas por mi la amon. Kiam mi estas tiel okupita, ke mi forgesas multajn aferojn kaj iafoje eĉ ŝin, tiu paro da okuloj milde ekbrilas jen surnube, jen enakve, jen surflore, jen tralume, kvazaŭ la ekfrapo de hirundaj flugiloj sentigus al mi la senfinan printempan pejzaĝon. Mi tuj revenas en la sonĝon, dum kiu ĉiu bagatelo estas trista sed dolĉa, kvazaŭ mi sola piedirus sur la falintaj floroj sub la printempa luno.

La amflamo kaŭzita de la paro da okuloj estas simple pura fajrero, kiel la vesperruĝo en la koro, la kristalo de l' ruĝo. Oni povas per ĝi lumigi la fluantan akvon kaj foran monton, ilumini printempajn florojn kaj aŭtunajn foliojn, kaj orumi la ondojn de l' maro. Tamen la flamo, kaŝata ĝuste en mia koro, lumigas miajn larmojn.

En tiuj okuloj aperas nur du malsamaj esprimoj. La unua estas fiksrigardo, kiu sin elplenumis efemerege kaj fulmrapide. Nur ekrigardo jam sufiĉas por travidi mian animon, malkaŝante ĉion al mi silente. Ekrigardo por ŝi jam sufiĉas, kaj tion mi scias. En sia koro ŝi rigardis min – neniu scias kiel longe – sed tio pasis sage. Ĉiamaniere mi devas tion kalkuli kiel fiksrigardon, kiel ajn rapida aŭ kurta ĝi estas. Ne efikas ĉiaj poemoj; nur tiu ekrigardo eldiras ĉion, kion per amo oni povus diri kaj fari. La dua estas tio, ke la okuloj moviĝas horizontale, de unu rideto en alian. Kiam ili ridetas, iom da petolemo, incitetita de la amo, eliras el la virgulina digno, kaj iom da neretenebla ĝojo elsaltas el la entuziasmo.

Mi neniam al ŝi diris eĉ unu vorton, nek manpremis, nek kapsigne salutis. Sed ŝi sciis ĉion pri mi, kaj mi scias ĉion pri ŝi. Ne necesas por ni rigardi la vestojn unu al la alia, nek informiĝi pri la vivo unu de la alia. Ni rimarkis ĉe la unua ekvido, ke en ambaŭ niaj koroj sin kaŝas perlo. Tio do estas ĉio, kion ni posedas, dum aliaj diversaĵoj – nur akcesoraĵoj, kiujn ne bezonatas priatenti. Ŝi ekrigardis min, kaj facilmove preteriris kun la kapo alteren, postlasante post si facilan rideton, kiel la suno restigas iom da ruĝo post sia subiro.

Ni kasiĝas unu kontraŭ la alia, kaj samtempe volas brakumi unu la alian. Ni senvoĉe veas. Kiam ni hazarde renkontas kaj fikse rigardas unu la alian, ni tuj ekĝojas kaj sentas nin kvazaŭ malpeziĝintaj. Ni marŝas per paŝoj facilaj kaj viglaj, kvazaŭ eksaltantaj.

Ni tre volonte ion diras unu al la alia, sed ni timas konduki al interparolo. Kion diri? Kiu vulgaraĵo povus esti uzata por esprimi niajn prizorgojn? Lasu nin teni la buŝon fermita kaj silenti por ĉiam! Niaj interrigardo kaj rideto estas eternaj kaj kompletaj, dum ĉio resta – disrompita, paliĝinta kaj sekve nemenciinda.

Pasis jam multaj jaroj de post nia disiĝo, tamen ŝi restas en mia koro tiel gracia, tiel amema. Ŝi neniam fariĝos olda, kaj nur al mi ŝi donas sian rideton. Ofte mi renkontiĝas kun ŝi en mia sonĝo, kaj dolĉa sonĝo estas ĉiam vera, pura kaj perfekta. Kiom da suferoj aŭ torturoj en mia vivo min deprimas kaj igas min subtaksi la vivon! Sed de kie abrupte alflugas tiu rideto kaj rigardo? Mi ekmemoras la verson "Via vizaĝo kaj la persikfloroj sin reciproke plibeligas", kiu povus preskaŭ bone redoni miajn nunajn humoron kaj situacion. Mi forgesas la suferojn, eliras el la deprimiĝo kaj reprenas mian junecon. Sendube, mi certe restos belulo en ŝia bela sonĝo.

La printempo kuŝas sur la hirundaj flugiloj, kaj tie pli bele brilas la printempa pejzaĝo. Ankaŭ, en ŝiaj okuloj, mia juneco por ĉiam varmigas mian sangon, kvazaŭ semo en la tero ĉiam volas elteriĝi kiel ŝoso. Ĉe la ekmovo de la okuloj kaj la lipoj, la amo, eta kiel fabo, velkigas kaj la sunon kaj la lunon. Ni estas paro da printempaj floroj, kiuj ĉiam ĵusas en disflorado.

Mi ne volas plu paroli; tute ne! Miaj ĉagrenoj ankaŭ estas dolĉaj, ĉar ŝi rigardis min tiele!

El Tanfeng, nro 16, la 10an de junio, 1937

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin