Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §326-330

(GMT+08:00) 2019-11-29 19:55:55     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

326.

La gracieco de floroj karesataj de la venteto kaj la pura paleco de la luno en neĝa nokto povas esti plene aprezataj nur de tiu, kiu estas kvietema en la menso.

La allogo de la florado kaj velkado de arboj ĉe lageto, kaj la kreskado kaj kadukiĝo de bambuoj kaj rokoj, povas esti sentataj nur de persono, kiu vivas senzorgan kaj serenan vivon.

风花之潇洒,雪月之空清,唯静者为之主;水木之荣枯,竹石之消长,独闲者操其权。

327.

Menciu simple kuiritan kokaĵon kaj nerafinitan vinon al kampuloj, kaj iliaj okuloj ekbrilos kun ĝojo.

Sed rakontu al ili pri luksaj bankedoj, kaj iliaj okuloj montros konfuzitecon pro kompleta manko de kompreno.

Diskutu pri krudaj vestoj de kamparanoj, kaj ili radios de ĝojo.

Sed demandu ilin pri la pompaj roboj portataj de regnaj oficistoj,

ili nur dube skuos la kapon.

Tio estas memkomprenebla, ĉar ili konservas sian originan naturon en perfekta stato,

tial iliaj deziroj estas tenataj ĉe la rudimenta nivelo.

Tio estas la plej alta regno de plezuro, kiun la homa vivo devas atingi.

田父野叟,语以黄鸡白酒则欣然喜,问以鼎食则不知;语以缊袍短褐则油然乐,问以衮服则不识。其天全,故其欲淡,此是人生第一个境界。

328.

Se la homa koro estas kulturata ĝis tia grado, ke ĝi ne plu nutras mondecajn pensojn,

tiam por kia celo do servas la introspekto?

La admono de budhismo, ke oni pasigu tempon observante sian koron, egalas nur intencan kreon de obstakloj al tio.

La miriadoj da estaĵoj estas identaj inter si en sia esenco,

tial, por kia celo do estas fari specialajn penojn por egale trakti ĉiujn homojn?

La doktrino de antikva filozofo Zhuangzi pri la egaleco de ĉiuj estaĵoj fakte supozigas distingojn tie, kie neniaj distingoj ekzistas.

心无其心,何有于观?释氏曰"观心"者,重增其障;物本一物,何待于齐?庄生曰"齐物"者,自剖其同。

329.

Homo, kiu ĝustigas sian veston kaj foriras sen bedaŭro ĉe la kulmino de sia diboĉado,

estas homo iluminiĝinta, kiu scius reteni sian kurantan ĉevalon ĝuste ĉe la rando de krutegaĵo.

Li meritas universalan admiron.

Homo, kiu ankoraŭ klopodas pri famo kaj riĉeco eĉ malfrue en la nokto,

estas senindulo, kiu dronas en la maro de suferoj.

Li elvokas nur malestiman ridon.

笙歌正浓处,便自拂衣长往,羡达人撒手悬崖;更漏已残时,犹然夜行不休,笑俗士沉身苦海。

330.

Se via konduto estas nesufiĉe kulturita kaj via interna koro ne havas la kapablon regi mondajn dezirojn,

vi devas eviti la vulgaran socion, por ke via interna koro ne vidu aferojn, kiuj vekus malnoblajn dezirojn kaj ĵetus konfuzon en vian menson.

Tio tenos vin trankvila kaj pura, kaj liberigos vin de sopiroj.

Kiam via konduto estas plene kulturita, kaj via interna koro havas la kapablon rezisti al mondaj tentoj,

vi devas reveni al la socio, ĉar via interna koro ne pekos pro elmetiĝo al malnoblaj deziroj.

Tio estas la maniero hardi vin por transpasi la regionon de pravo kaj malpravo, kaj liberigi vin de la katenoj de eksteraj aferoj.

把握未定,宜绝迹尘嚣,使此心不见可欲而不乱,以澄悟吾静体;操持既坚,又当混迹风尘,使此心见可欲而亦不乱,以养吾圆机。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin