SONĜO PRI MIA KARA FORPASINTA PLANTOTERAPIISTO
laŭ ĉinesko "5-silaba versokvaro"
Inspirita de la poemo "Sensukcesa vizito al ermito" de JIA Dao*
Luiza CAROL
En sonĝ' li venis,
tetason tenis.
Li el nubinsul'
min ame benis.
* JIA Dao – ĉina poeto (779-843). Lian nomon oni prononcas dusilabe: ĝja daŭ. La unua silabo estas lia familia nomo kiu signifas "komercisto" aŭ "komerco". La dua silabo estas lia persona nomo, kiu signifas "insulo".